novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en novembro de 2009.

1-a de novembro redakti

2-a de novembro redakti

  • Abdullah Abdullah, la sola rivalo de nuna afgana prezidanto, rifuzis partoprenon en dua rondo de la balotado kaj Hamid Karzai estis proklamita kiel nova prezidanto de la lando.

3-a de novembro redakti

4-a de novembro redakti

8-a de novembro redakti

9-a de novembro redakti

10-a de novembro redakti

11-a de novembro redakti

12-a de novembro redakti

13-a de novembro redakti

  • NASA informis, ke ĝia LCROSS trovis akvon en luna kratero. Tio estas la grava sukceso de Lunar Reconnaissance Orbiter.
  • En Uljanovsk ekbrulis arsenaloj. Rezulte de tio pereis du homoj, kvin homoj estis vunditaj kaj 3 miloj estis evakuitaj. 40 soldatoj saviĝis, kaŝinte sin en bunkro. Splitoj disflugadis je radiuso de 300 metroj.
  • Kartvelio decidis malfermi doganejon ĉe la limo kun Rusio laŭ la Kartvelia milita vojo. La vojo estis pli ol 3 jarojn fermita, rezulte de malvarmiĝo en la rilatoj inter la du ŝtatoj post la veno de Miĥeil Saakaŝvili al potenco. Refunkciigo de la vojo trans Kaŭkazo plej grave efikos vigligon de ekonomio de Armenio.

14-a de novembro redakti

15-a de novembro redakti

16-a de novembro redakti

  • En Moskvo (Rusio) apud sia loĝejo estis pafmurdita la fama kontraŭfaŝisto Ivano Ĥutorskoj. 26-jara junulo laŭ kromnomo Vanja Kostolom (Vanjo Ostrompanto), li estis unu el gvidantoj de la moskvaj razkapuloj-antifaŝistoj kaj jam trifoje estis atakita kaj vundita fare de naciistoj. Lastatempe rusiaj naciistoj kaj kontraŭfaŝistoj ĉiam pli ofte atakas unuj la aliajn.
  • El flughaveno de Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) startis la unua post 15-jara interrompo internacia flugo. Pere de tiu 200 ĉeĉenaj pilgrimoj ekfaras haĝon en Medino.

18-a de novembro redakti

19-a de novembro redakti

20-a de novembro redakti

23-a de novembro redakti

  • En Britio okazis la 37-a ceremonio Premio Emmy. Plej multan kvanton de premioj — kvin — ricevis britaj partoprenantoj. Unue en la historio de la konkurso inter laŭreatoj estis telefilmo el BraziloCaminho das Indias (esperante La vojoj el Barato).
  • En rusia urbo Uljanovsk dum la ŝarĝado de la municioj, trovitaj en arsenalo, rezulte de detonacio okazis eksplodo kaj 8 homoj pereis. Ĉi tiu arsenalo jam brulis la 13-an de novembro, tiam pereis 2 homoj.

22-a de novembro redakti

26-a de novembro redakti

  • La ŝtata investkompanio Dubai World (Dubajo) petis siajn kreditorojn pri sesmonata prokrasto de siaj ŝuldopagoj. Rezulte de tio 70 internaciaj financaj kompanioj alfrontis la perspektivon perdi 60 miliardojn da dolaroj.
  • En la universitato de Pécs (Hungario) 23-jara studento pafis al siaj samlernantoj. Rezulte de tio unu studento pereis, tri homoj estis pafvunditaj. La krimulo bonvole kapitulaciis al polico. Dum multaj jaroj li estis ano de pafklubo kaj havis la rajton posedi pafilon.

27-a de novembro redakti

28-a de novembro redakti

29-a de novembro redakti

30-a de novembro redakti

  • Forpasis Milorad Paviĉ, la fama serba verkisto, tradukisto, filologo. Li havis 80 jarojn.
  • En Munkeno (Germanio) komenciĝas la juĝafero kontraŭ Ivan Demjanjuk (ruse Иван Демьянюк). Oni akuzas lin pri militkrimoj dum la Dua mondmilito, kiam Demjanjuk, laŭ aserto de la akuzistoj, servis kiel gardisto en la naziaj koncentrejoj Sobibor, Treblinka k.a., kaj havis la kromnomon Ivan Terura (ruse Иван Грозный) pro sia krueleco.