Novogirejevo (stacio de Moskva metroo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Novogirejevo (apartigilo). |
Novogirejevo | |||||||
ruse Новогиреево | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Rusio | ||||||
Urbo | Moskvo | ||||||
Situo | Novogirejevo (Orienta arondismento) | ||||||
Geografia situo | 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)55.751737.8166Koordinatoj: 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 30-a de decembro 1979 | ||||||
Arkitektoj |
| ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Trafikanto | Metroo de Moskvo | ||||||
Kodo | 079, Нв | ||||||
| |||||||
Novogirejevo (ruse Новогиреево) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novokosino kaj Perovo, en orienta parto de Moskvo (distrikto Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo ĉe ĝia kruciĝo kun Svobodnij avenuo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas R.Pogrebnoj kun helpo de V.Pluĥin. Inĝenieroj-konstruistoj estas T.Ĵarova, A.Jurlov.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de kajo troviĝas subtera vestiblo kun elirejoj al Verda avenuo.
Dum periodo 1979 - 2012 (ĝis malfermo de stacio Novokosino) "Novogirejevo" estis fina stacio de sia linio.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.
Nomo
redaktiLa stacio ricevis sian nomon de distrikto Novogirejevo al kiu ĝi apartenas.
Historio
redaktiLa stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja — Novogirejevo".
Dekoro
redaktiSur la stacio estas du serioj po 26 kolonoj dekoritaj per hela marmoro kaj diverskolora friso kun enhavo laŭ la temo de apudmoskva naturo (aŭtoro estas A.Kuznecov). Muroj super trakoj estas el hela marmoro supre kaj griza-blua marmoro malsupre, sur ili ankaŭ estas multkolora friso.
Planko de la stacio estas kovrita de ruĝa kaj bruna granito, strioj el blanka marmoro dividas ĝin je kvadratoj. Lumiloj estas kaŝitaj en plafono.
Mencioj en beletro
redaktiEn rusa literaturo
redaktiLa stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[1]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.
Interesaj faktoj
redakti- Distanco inter kolonoj de la stacia halo (7,5 m) estas pli granda ol kutime (kaj laŭ dekomenca projekto). Pro tio "Novogirejevo" aspektas pli vasta.
- Ĉe la stacio ekiĝas multaj apudurbaj busaj itineroj. Pro tio la stacio estas unu el la plej ŝarĝitaj stacioj de Moskva metroo (tiel nomata "efekto de Viĥino": post fina stacio pasaĝeroj jam ne povas lokiĝi en vagonon). Post malfermo de "Novokosino" la stacion uzas jam malpli da pasaĝeroj.
Interkonektoj
redakti- Aŭtobusoj: 17, 21, 36, 237, 247, 276, 615, 617, 645, 659, 662, 776, 811. Apudurbaj autobusoj ĝis Balaŝiĥa, Ĵeleznodoroĵnij, Reutov.
- Trolebusoj: 64, 77.
- Tramoj: 24, 34, 37.
- → (stacio Novogirejevo)
Referencoj
redakti- ↑ "Мраморный рай", Сергей Кузнецов[rompita ligilo] (ruse)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (ruse)
- Informo pri la stacio kun malnovaj fotoj (ruse)
- Artikolo pri la stacio, 24-a de decembro 1979 (ruse)
/ Stacioj de Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||