Novsiberiaj Insuloj

La Novsiberiaj Insuloj, Nov-Siberiaj InsulojInsuloj de Nov-Siberio (ruse Новосибирские Oстрова, Novosibirskije Ostrova) estas insularo en la Ekstrema Nordo de Rusio, norde de la marbordo de Orienta Siberio: Pli precize ili lokiĝas inter la Lapteva Maro kaj la Orientsiberia Maro norde de la Saĥa Respubliko (Jakutio).

Novsiberiaj Insuloj
Satelita bildo de la Novsiberiaj Insuloj
Satelita bildo de la Novsiberiaj Insuloj
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Arkta oceano
Geografia situo 75° 16′ N, 145° 15′ O (mapo)75.266666666667145.25Koordinatoj: 75° 16′ N, 145° 15′ O (mapo) f1
Novsiberiaj Insuloj (Federacia distrikto Malproksima oriento)
Novsiberiaj Insuloj (Federacia distrikto Malproksima oriento)
DEC
Novsiberiaj Insuloj
Novsiberiaj Insuloj

Map

Nombro de insuloj 13
Tuta areo 29 900 km²f1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Mapo de la Novsiberiaj Insuloj
Mapo de la Novsiberiaj Insuloj
vdr
Situo de la Novsiberiaj Insuloj

Geografio redakti

La Novsiberiaj Insuloj en pli malvasta senco, aŭ Anĵuaj Insuloj (острова Анжу, jakute: Анжу арыылара), kovrante teran areon de ĉirkaŭ 29 000 kvadrataj kilometroj, konsistas el:

  • Kotelnij-Insulo (о. Котельный) de 11 700 kvadrataj kilometroj kaj
    • Faddejevskj-Insulo (о. Фаддеевский) de 5 300 kvadrataj kilometroj
    • Ambaŭ estas ligita per Bunge-Lando (земля Бунге) de 6 200 kvadrataj kilometroj (de tempo al tempo subakvigata). Tre proksime al la nordokcidenta marbordo de Bunge-Lando estas du insuletoj: Ĵeleznjakov-Insulo (Ostrov Ĵeleznjakova), ĝuste ĉe la nordokcidenta kabo kaj, oriente de ĝi, Matar-Insulo (Ostrov Matar). Ambaŭ insuletoj havas longecon de ĉirkaŭ 5 kilometroj.
  • Nanosnjj-Insulo (koordinatoj 76° 16′ 58,8″ norde, 140° 24′ 57,6″ oriente) estas malgranda insuleto situanta norde de la norda golfo formita de Kotelnij kaj Bunge. Ĝi estas C-forma kaj nur 4 kilometrojn longa, sed ĝia graveco kuŝas en la fakto ke ĝi estas la plej norda insulo de la novsiberia grupo.
  • Novaja Sibir (о. Новая Сибирь) de 6 200 kvadrataj kilometroj kaj
  • Belkovskij-Insulo (о. Бельковский) de 500 kvadrataj kilometroj.

Sude kaj pli proksime al la ĉeftero de Siberio kuŝas la Ljaĥovskij-Insuloj (6,095 kvadrataj kilometroj):

  • Bolŝoj-Ljaĥovskij-Insulo aŭ pli bone Granda Ljaĥovskij-Insulo (о. Большой Ляховский) de 4 600 kvadrataj kilometroj
  • Malj-Ljaĥovskij-Insulo aŭ pli bone Malgranda Ljaĥovskij-Insulo (о. Малый Ляховский) de 1 325 kvadrataj kilometroj
  • Stolbovoj-Insulo (о. Столбовой) de 170 kvadrataj kilometroj kaj
  • Semjonovskij-Insulo (о. Семёновский) de 0 kvadrataj kilometroj, ĉar nun sub la akvosurfaco.

La malgrandaj De-Longaj Insuloj (228 kvadrataj kilometroj) kuŝas nordoriente de Novaja Sibir. Ĉi tiuj insuletoj kutime ne konsideratas parto de la novsiberia grupo:

  • Jeannette-Insulo (о. Жаннетты)
  • Henrietta-Insulo (о. Генриетты)
  • Bennett-Insulo (о. Беннетта)
  • Vilkitskij-Insulo (о. Вилькицкого)
  • Ĵoĥov-Insulo (о. Жохова)

La novsiberiaj insuloj malaltas: ilia plej alta punkto estas monto Malakatjn-Tas sur Kotelnjj-Insulo kun alto de 374 metroj.

Vidu ankaŭ redakti