Novurba Urbodomo

Novurba Urbodomo (ĉeĥe Novoměstská radnice - Karlovo náměstí) en Prago estis fondita en 1367. Ĉi tie, en la jaro 1419, la popolo de Prago elĵetis el la fenestroj la skabenojn (urbajn konsilantojn), kiuj rifuzis liberlasi la kontraŭleĝe arestitajn husanojn. Tiu ĉi incidento estis la senpera komenciĝo de la husanaj militoj. La turon oni alkonstruis en la jaro 1451. La origina gotika konstruaĵo estis stiligita renesance en 1520 kaj denove empire komence de la 19-a farcento. Restaŭrita en 1905.
Novurba Urbodomo | |||
---|---|---|---|
Novoměstská radnice | |||
![]() | |||
Rathaus ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Benedikt Rejt vd | ||
Estiĝo | 1370-aj jaroj | ||
Lando | Ĉeĥio ![]() | ||
Situo | Nova Urbo | ||
Situanta sur | placo Karolo • Vodičkova | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 4′ 41″ N, 14° 25′ 17″ O (mapo)50.0780555614.42138889Koordinatoj: 50° 4′ 41″ N, 14° 25′ 17″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Prago vd | ||
Retejo | https://www.novomestskaradnice.cz | ||
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj, sonoj kaj videoj pri temo Novurba Urbodomo en Vikimedia Komunejo