Novzelanda Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Nov-Zelando

La Novzelanda Ruĝa Kruco - angle New Zealand Red Cross, maorie Ripeka Whero Aotearoa - estas societo de humanitara helpo en Novzelando, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Velingtono.

Novzelanda Ruĝa Kruco
New Zealand Red Cross / Ripeka Whero Aotearoa
Emblemo de Novzelanda Ruĝa Kruco
Lando  Nov-Zelando
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1931
prezidanto Kerry Nickels
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Velingtono
Interretejo http://www.redcross.org.nz/
vdr
la centra oficejo

Historio redakti

Aktiveco nome de la Ruĝa Kruco komenciĝis en Nov-Zelando en 1914, post la eksplodo de la Unua Mondmilito. Post kelkaj enketoj, la unua ĝenerala reganto de Nov-Zelando Lord Liverpool kunvenigis reprezentantojn de la Ruĝa Kruco kaj la Ordeno de Sankta Johano en Velingtono la 10-an de novembro 1915. Ĉi tio kaŭzis la formadon de nacia oficejo kaj konsilio, kaj la aperon de novzelanda filio de la societo Brita Ruĝa Kruco, konata de 1917 kiel la "Nov-Zelanda filio de la Brita Ruĝa Kruco kaj la Ordeno de Sankta Johano". La Ruĝa Kruco enspezis monon kaj organizis medicinajn provizojn, vestaĵojn kaj manĝaĵajn parkaĵojn por malsanaj kaj vunditaj novzelandaj soldatoj eksterlande kaj kiam ili revenis hejmen. Ĝi ankaŭ helpis dum la gripa epidemio en 1918 trejnante flegistinojn kaj provizante medicinajn provizojn kaj krizhelpon.

Kvankam ruĝkrucanoj antaŭe helpe respondis al inundoj kaj al la tertremo de 1929, la aparte forta tertremo de la 3-a de februaro 1931 levis konscion pri la bezono de pli efika, centrigita respondo al naturaj katastrofoj. Ĉi tiu konscio kaj la premo de la brita Ruĝa Kruco disvolvi sendependan nacian societon, kondukis al la fondado de la novzelanda Ruĝa Kruco-societo de flegistino Beth Charpentier, kiu estis fondita la 22-an de decembro 1931. Rekono fare de la novzelanda registaro kaj la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento sekvis en junio 1932.

La novzelanda Ruĝa Kruco-societo denove kuniĝis kun la Ordeno de Sankta Johano dum la Dua Mondmilito kiel la Komuna Konsilio, sendante medicinan krizhelpon, provizojn, vestaĵojn kaj manĝaĵojn al malsanaj kaj vunditaj soldatoj kaj novzelandaj militkaptitoj. En 1990, la Societo ŝanĝis sian nomon al Novzelanda Ruĝa Kruco.

Eksteraj ligiloj redakti