La Novzelanda falko (Falco novaeseelandiae, maorie kārearea) estas specio de falko, tio estas rabobirdo el la familio de Falkedoj. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda falko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. novaeseelandiae
Falco novaeseelandiae
Gmelin, 1788
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas nur en Novzelando, kaj estas la ununura falko kaj la ununura restanta rabobirdo endemia de Novzelando.

La Novzelanda falko troviĝas ĉefe en densa arbustaro kaj deklivoj de alta kamparo en la Suda Insulo kaj estas rare vidata norde de linio tra la centra areo de la Norda Insulo. Ankaŭ malgranda populacio reproduktiĝas en la Aŭklandoj; tiu specio estas konata el la Chatham-insularo nur el restaĵoj de fosilioj. Kvankam protektata el 1970, ĝi estas konsiderata kiel vundebla specio.

Ornitologoj varie priskribis la Novzelandan falkon kiel aberacia membro de la apusfalkoj aŭ kiel rilata al la tri sudamerikaj specioj (nome la F. deiroleucus, F. rufigularis kaj la F. femoralis); kvankam studoj de plumoproteinoj sugestas proksiman rilaton al la aŭstralia Bruna falko.[3]

Aspekto redakti

 
Novzelanda falko (el la verko de Buller nome Birds of New Zealand, 1888)

Malhela falko kun blanka mentono, enverguro de ĉirkaŭ 45 cm kaj pezo rare super 450 g, la Novzelanda falko estas iome 50 % pli granda ol la Aŭstralazia marĉa cirkuo, kiun ĝi kutime atakas. La masklo estas ĉirkaŭ du trionojn la grando de la ino. Tiu specio estas malhelbruna supre kaj tre strieca, pli malhelbruna en flugiloj kaj vosto kaj pli ruĝecbruna en nuko, supra dorso kaj pugo. La kapo estas tre grizbruna kaj kontrasta kun la hela gorĝareo ĉefe per larĝa kaj svaga skizo de mustaĉo. La subaj partoj estas sablokoloraj kun tre markata nigra vertikala strieco, dum en suba ventro estas ruĝeca areo. La beko estas griza kaj pli nigreca pinte, dum la piedoj, bekobazo kun vaksaĵo kaj okulringo estas flavaj.

Kutimaro redakti

Ĝi ĉasas ĉefe flugantajn birdojn. Ĝi, foje, atakas ankaŭ malgrandajn mamulojn. Kiam Novzelanda falko ĉasas ĝi ne timas iun, nek aliajn rabobirdojn, nek homojn. Oni eĉ vidis ĝin postflugi predon enirante domon aŭ preni raton tre proksime al homo. Ĝi diferencas el multe pli granda Aŭstralazia marĉa cirkuo, (aŭ Kāhu), kiu estas komuna tra Novzelando, ĉar ĝi ĉasas aliajn birdojn dumfluge, kaj rare manĝas kadavraĵon. Ĝi estas agresema birdo kiu montras granda violenton por defendi sian teritorion, kaj oni scias ke povas ataki hundojn kaj homojn.

Ĝi nestas en novembro kaj vartas du ĝis kvar idojn. Ĝi nestas en skrapaĵo en herba grundo en variaj lokotipoj: sub roko en deklivo aŭ rokfendo, inter epifitaj plantoj en arbobranĉo, aŭ sub trunko aŭ branĉo surgrunde,[4][5] pro kio idoj kaj ovoj estas vundeblaj fare de predantoj.

Falkoj por Vitoprogramo redakti

En 2005 la Ministerio de Agrikulturo de Novzelando fondis programon kiu uzas falkojn por kontroli birdoplagojn en vitejoj same kiel kontrolas la birdojn por setligi reproduktan populacion en la najbarejoj de la vitoregiono de Marlborough.[6] Dekomence oni uzis kvar falkojn ĉe la vitejoj el najbaraj montetoj. Post la liberigo de pliaj 15 birdoj komencis reproduktado – unuafoje ŝajne post terklarigado okazinta antaŭ 150 jaroj. Ĉefa minaco kontraŭ falkoj estas elektrokutado ĉe elektraj distributransformejoj ĉar kvinono de birdoj mortis tiele.[7][8]

 
la monbileto de 20

novzelanda dolaro|novzelandaj dolaroj]] bildigas la novzelandan aŭ maorian falkon kaj vive ilustras la grandan publikan atenton pri tiu birdospecio en Nov-Zelando]]

Kulturaj referencoj redakti

La monbileto de 20 novzelandaj dolaroj bildigas la novzelandan aŭ maorian falkon kaj vive ilustras la grandan publikan atenton pri tiu birdospecio en Nov-Zelando kaj same esti dufoje uzata en Poŝtmarkoj de Novzelando. La birdo aperis ankaŭ en kolektebla monero de $5 en 2006.[9]

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Falco novaeseelandiae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita la 11-a de majo 2006.
  2. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Nittinger et al. (2005)
  3. (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553069-1.
  4. (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553069-1.
  5. (1985) Reader's Digest Complete Book of New Zealand Birds. Surry Hills, NSW: Reader's Digest, p. 154–155. ISBN 0949819972.
  6. SFF Project Summary. Ministry of Agriculture and Forestry. Alirita 25a Februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-22. Alirita 2011-05-29.
  7. Falcons Return to Wairau Plain. Ministry of Agriculture and Forestry (press release) (2007-12-13). Arkivita el la originalo je 2010-05-23. Alirita 25a Februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-23. Alirita 2011-05-29.
  8. "Protection sought for vineyard falcons", Radio New Zealand, 2010-02-25. Kontrolita 25a de Februaro 2010.
  9. 2006 novzelandaj moneroj. Konsultita la 6a de aprilo 2006.

Literaturo redakti

  • Chrichton, Sandy (May 2009), "On a wing and a prayer", Forest & Bird: 21–25 
  • Thomas, Andrew C.W. (2008), "The Behaviour and Development of New Zealand Falcons (Falco novaeseelandiae) Nesting in Plantation Forest.", Unpublished MSc thesis, Massey University, Palmerston North 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti