Nowy Sącz

Nowy Sącz (parta traduko: Nova Sącz; prononcu: Novi Sonĉ; germane Neu Sandez, hungare: Újszandec) estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando. Oni povas trovi ĝin en la Sonĉa Kavaĵo inter rivero Dunajec kaj Kamienica Nawojowska. Nowy Sącz estas unu el la plej malnovaj urboj en Malgrandapolio.

Nowy Sącz

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Nowy Sącz (Pollando)
Nowy Sącz (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Nowego Sącza
Provinco Malgrandopolio
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1292
Urborajtoj 1292
Koordinatoj 49° 37′ N, 20° 42′ O (mapo)49.62388888888920.697222222222Koordinatoj: 49° 37′ N, 20° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 281 m
Areo 57 km²
Loĝantaro 84594 (en 2005)
Loĝdenso 1 484,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 33-300 do 33-308, 33-310, 33-320
Telefona antaŭkodo (+48) 18
Aŭtokodo KN
TERYT 1262011
Estro Ryszard Nowak
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Rada Miasta Nowy Sącz
Adreso de estraro Rynek 1
Retpoŝto de estraro prezydent@nowysacz.pl
Poŝtkodo de estraro 33-300
Telefono de estraro 443-53-08
Fakso de estraro 443-78-63
Poŝto de estraro urzad@nowysacz.pl
Ĝemelaj urboj (Usono) Columbia County
(Pollando) Elbląg
(Hungario) Kiskunhalas
(Norvegio) Narvik
(Israelo) Netanja
(Slovakio) Prešov
(Germanio) Schwerte
(Slovakio) Stara Lubowla
(Ukrainio) Stryj
(Pollando) Tarnów
(Litovio) Trakai
Komunuma retejo http://www.nowysacz.pl
vdr

Dua Mondmilito redakti

La 1-an de septembro germana aviado bombis stacidomon kaj kazernon. La 2-an de septembro pro aeratako al la stacidomo mortis unuaj du loĝantoj. La 7-an de septembro eniris Wehrmacht.

1940

1941

Julie germanoj establis geton, en kiu arigis pli ol 20 mil urbajn judojn. Ĝi konsistis el du partoj, unu en la urbocentro.

1942

  • 29.04. Okupaciaj regopovoj pafmortigis kelkcent judojn sur la juda tombejo.

Aprile la geto estis likvidita kaj ties loĝantaro deportita al ekstermejo Bełżec.

Vidindaĵoj redakti

  • Urbodomo - ĝin oni nomas "la koron de la urbo". Post forbrulo de la antaŭa konstruaĵo (el la 15-a jarcento) oni konstruis la nunan urbodomon en la jaroj 1895 ĝis 1897. Ĝi situas en la centro de la urboplaco, kiu estas la dua plej granda urboplaco en Malgranda Polio.
  • ruino de la Reĝa Kastelo (14-a, 17-a jc)
  • defendaj muroj de Nowy Sącz
  • Kolegia Baziliko de sankta Margareta el 14-a jc
  • renesanca ŝtondomo de familio Lubomirscy (nune Publika Biblioteko)
  • "Dom Gotycki" (signifas: gotika domo) ejo de Distrikta Muzeo
  • preĝejoj: sankta Rocho (1513), sankta Helena (antaŭ 1596), sankta Spirito (1410, ĉe Monakejo de Jezuitoj)
  • paroĥejoj: Grodzka (1746) kaj Bajs Nusn (19/20 jc)
  • Komuna Sepultejo, Juda Sepultejo kaj Malnova Sepultejo (por herooj)
  • monumento de Adam Mickiewicz
  • Sonĉa Parko Etnografia

Ekonomio redakti

En Nowy Sącz sidas kompanio Newag.

Konindaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Esperanto redakti

Fine de la jaro 2006 en Nowy Sącz okazis Ago-Semajno.

Ĝemelaj urboj redakti

(Germanio) Schwerte (Hungario) Kiskunhalas (Israelo) Netanja (Italujo) Massa (Litovio) Trakai (Norvegio) Narvik (Pollando) Elbląg (Pollando) Tarnów (Slovakio) Prešov (Slovakio) Stara Lubowla (Ukrainio) Stryj (Usono) Columbia County