Nueva Trova Cubana

(Alidirektita el Nueva trova)

La Nueva Trova Cubana aŭ mallonge Nueva Trova estas muzika ĝenro, kiu ekestis meze de la 1960-aj jaroj en Kubo, sed nur en 1973 ĝi organiziĝis sub ĉi tiu nomo. La organizaĵo Movimiento de la Nueva Trova [Movado Nueva Trova] sin malfondis en 1986, dum kiam la muzikĝenro pluekzistas laŭ plej diversaj elformaĵoj. La nomo formiĝis el la tradicia arnomo por popolkantistoj trova (deduktita de la trobadoroj de la mezepoko) kun la aldonaĵo „nova“, estas do tradukebla kiel Novaj Kubaj Trobadoroj. Nueva Trova kombinas tradiciajn elementojn de kuba popolmuziko kun aliaj muzikaj ĝenroj kaj estas forte destinita per siajn politikaj kaj poeziaj tekstoj, kio limigas ĝian disvastiĝon precipe en la hispanlingvanaro.

Simile al nueva canción en Ĉilio, la kantverkisto-movado en Eŭropo aŭ la protestkantistoj de Usono Nueva Trova okupiĝis pri la temoj, kiujn la junularo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sentis siajn temojn: vjetnama milito, imperiismo, malriĉeco. Ekestis tamen ankaŭ multaj kantoj, kiuj esprimis personajn spertojn kaj sentojn, inter ili tre poeziaj amkantoj.

Al la plej gravaj reprezentantoj de Nueva Trova apartenas Silvio Rodríguez, Pablo Milanés, Carlos Varela kaj Vicente Feliú.

En Porto-Riko evoluis paralele kaj parte ankaŭ en kontakto kun la kuba Nueva Trova la sama ĝenro kun kantistoj kiel Roy Brown, Andrés Jiménez, Antonio Caban Vale kaj Haciendo Punto en Otro Son.

KronologioRedakti

  • 1965: Pablo Milanés komponiis la kanton Mis 22 años (Miaj 22 jaroj), kiu orelfrapas per siaj novaj muzikaj elementoj kaj famiĝis per la interpretado de Elena Burke.
  • 1967: Silvio Rodríguez prezentis kun junaj poetoj kaj kantistino Teresita Fernández. En la sama jaro li komenciĝis per la estrado de televidprogramo nome Mientras tanto ... (Dum tio ...).
Aŭguston okazis la 1-a Internacia Renkontiĝo de la Protestkanto en Havano, kiun organizis la kulturdomo Casa de las Américas.
  • 1968–1969: Februaron Casa de las Américas kontaktis kun Pablo Milanés, Silvio Rodríguez kaj Noel Nicola, por okazigi koncerton de la protestkanto. Post la fino de la evento oni vokis la ĉeestantajn kantistojn Vicente Feliú, Eduardo Ramos kaj Martín Rojas sur la scenejon, por ke ili prezentu proprajn kantojn. Dum la paso de la jaroj Casa de las Américas realigis similajn eventojn, je kiuj prezentis pluaj muzikistoj. Unuan fojon ankaŭ partoprenis la hispana kantisto Paco Ibáñez kiel reprezentanto de la nueva canción.
Pro iliaj komunaj interesoj okazis interŝanĝo inter la junaj muzikistoj en la Casa de las Américas. Ili ekkontaktis kun intelektuloj kaj kantistoj el Latinameriko, kiuj havis similajn celojn.
La grupo el Havano starigis novajn kontaktojn kun kantistoj el aliaj urboj de Kuba kiel Augusto Blanca en Santjago de Kubo, Miguel Escalona en Kamagvejo, etc.
Konstateblas influoj de Beatles, de barokmuziko, de hispana kaj alia eŭropa popularmuziko kaj afrika muziko. Krom tio estas konstatebla alproksimiĝo al la tradicia trova kuba same kiel influoj de la usona popolkanto (Bob Dylan).
La junaj kubaj kantistoj ekkontaktis kun artistoj en aliaj landoj, ekzemple kun Paco Ibáñez en Hispanujo, kun Daniel Viglietti en Urugvajo, Atahualpa Yupanqui en Argentino kaj Violeta Parra en Ĉilio.
Per surdiskigo por la entro por protestmuziko de la Casa de las Américas Pablo Milanés, Silvio Rodríguez kaj Noel Nicola iniciatis tion, kion oni poste nomis Nueva Trova.
Ekestis kantoj por la teatro kaj mallongaj dokumentaj filmoj.
Okazis aro da individuaj aŭ komunaj prezentadoj, plejofte en la ĉambroteatro Hubert de Blank, en la Muzeo por Belaj Artoj kaj en la aŭlo de la Universitato de Havano.
  • 1969: Junion fondiĝis la Grupo por Soneksperimentoj (Grupo de Experimentación Sonora) de la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio. Tiamaniere plilarĝiĝis la kantvoĉa kaj instrumentmuzika repertuaro, oni enprenis novajn teĥnikojn kaj muzikĝenrojn, ekzemple la bitmuziko aŭ la Muziko Populara Brazila. La grupo fondiĝis laŭ instigo de Alfredo Guevara (direktoro de ICAIC) kaj Haydée Santamaría (direktorino de Casa de las Américas) kun Leo Brouwer kiel estro.
Kiel ago de solidareco la usona artistino Barbara Dane publikigis per siaj diskeldonejo Paredón sondiskon kun la unuaj sonregistraĵoj de la Grupo por Soneksperimentoj de ICAIC.
  • 1969–1971: Ekestis novaj muzikgrupoj kiel Moncada, Manguaré ktp.. Ekzistis superrega tendenco al la muziko de la Andoj kaj intimaj kontaktoj kun la nueva canción el Ĉilio.
La organizantoj de la Kubanischen Trobadoro-Festivalo en Santjago de Kubo invitis la „junajn trobadorojn“ kunlabori en tiu ĉi kaj en la sekvaj jaroj je sondisko-eldonoj.
  • 1972: Decembron okazis la unua renkontiĝo de la „Junaj Trobadoroj“ en Manzanillo en orienta Kubo. Okaziganto estis la komunisma junularorganizaĵo de Kubo. Oni decidis fondi organizaĵon, kiu proponas al junaj artistoj kaj profesiaj kaj amatoraj, kiuj apartenas al ĉi tiu muzika ĝenro, agoplatformon.
Okazis unuaj koncertvojaĝoj eksterlanden, nome al GDR, Ĉilio kaj Italujo. Ilin partoprenis Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, Noel Nicola, Augusto Blanca kaj Eduardo Ramos.
  • 1973: La duan tutlandan renkontiĝon de la Junaj Trobadoroj ĝiaj organizantoj nomis Renkontiĝo de la Nueva Trova, kio kreis la nomon Movado de la Nueva Trova, kiu unuigis plej diversajn formojn kaj muzikĝenroj de siaj membroj.
  • 1974: Aperis la unua longluda sondisko nure kun kantoj de Silvio Rodríguez: Días y flores (Tagoj kaj floroj).
Nova grupo da kantistoj aperas sur la scenejo, kiun oni pli malfrue nomis „intergeneracio“ de Nueva Trova. Al ili apartenis Amaury Pérez, Alejandro García, Ángel Quintero kaj Alfredo Carol.
Iom post iom membroj forlasis la Grupon por Soneksperimentoj de ICAIC, kiu finfine mafondiĝis.
  • 1978–1979: Ekestis nova generacio de la Nueva Trova, kiu pli malfrue ricevis krom aliaj nomoj la nomon generación de los topos: Santiago Feliú, Donato Poveda, Alberto Tosca, Carlos Varela, Frank Delgado, Gerardo Alfonso k.a.
  • 1980: Per la koncertvojaĝoj de Pablo Milanés kaj Silvio Rodríguez al Meksiko, Argentino kaj Hispanujo komenciĝis la tutmonda pinta sukceso de Nueva Trova.
  • 1980–1990: Se oni povas nomi la 1970-ajn jarojn kiel la jaroj de la disvolvo de Nueva Trova, la 1980-aj jaroj estas tiuj de la tutmondaj sukcesoj kaj de la ankriĝo en la kuba kulturo.
  • 1986: La organizaĵo Movado de Nueva Trova oficiale malfondiĝis, 13 jarojn post sia fondiĝo. Ĉar multaj komprenis la organizaĵon kaj la muzikĝenron kiel sinonimojn, komence ekestis konfuzo.
Iom post iom ekestis nova generacio de trovadoroj kaj muzikgrupoj, kiujn oni pli malfrue nomis La Novísima (La plej nova). Multaj artistoj el ĉi tiu generacio ne povis vivi de sia arto dum la periodo de la kuba ekonomia krizo de 1993 kaj decidiĝis elmigri. La plej multaj kiel ĝis nun tenadis la ligon kun Kubo, kaj kvankam ili ofte sin turnis al la latinida rokmuziko kaj popularmuziko, ilia deveno el Nueva Trova estas muzike ne preteraŭdebla: David Torrens, Ihosvani Caballero, Pável Urquiza k.a.
  • 1995: Ekestis nova generacio de la trobadoroj kun propraj muzikaj akcentoj. Komence la apartenaj muzikistoj sin nomis Novísimos (La plej novaj), fariĝis poste tamen sub a nomo De la rosa y de la espina (Pri la rozo kaj ĝia dorno), laŭ afiŝo, kiun estis verkinta Alfredo Rostgard en 1967 por la 1-a Renkontiĝo de la Protestkanto por la Casa de las Américas.
  • 1999–2002: Per la eventoserio A Guitarra Limpia (Je pura gitaro) la kulturdomo Pablo de la Torriente Brau sukcesis kunvenigi kantistojn de ĉiuj generacioj kaj stiloj, tiel ke oni povas diri pri revivigo de la Movado de la Trova.

Parencaj muzikĝenrojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Kuba muziko

Eksteraj ligilojRedakti