Nuklea centralo de Ĉernobilo

La nuklea centralo de Ĉernobilo, ankaŭ nomata nuklea centralo Lenino, estas nuklea centralo nun haltigita, situanta en Ukrainio en la Pripjato, 18 km nordokcidente de Ĉernobilo, 16 km de la limo inter Ukrainio kaj Belorusio kaj ĉirkaŭ 110 km norde de Kievo. Geografiaj koordinatoj: 51° 23′ 21.16″ N 30° 5′ 57.63″ O / 51.3892111 °N, 30.0993417 °O / 51.3892111; 30.0993417 (mapo).

nuklea centralo de Ĉernobilo
la nuklea centralo vidata de la urbo Pripatj
la nuklea centralo vidata de la urbo Pripatj
Situo
Geografia situo 51° 23′ 23″ N, 30° 5′ 59″ O (mapo)51.38972222222230.099722222222Koordinatoj: 51° 23′ 23″ N, 30° 5′ 59″ O (mapo)
nuklea centralo de Ĉernobilo (Ukrainio)
nuklea centralo de Ĉernobilo (Ukrainio)
DEC
nuklea centralo de Ĉernobilo
nuklea centralo de Ĉernobilo
Situo de la nuklea centralo de Ĉernobilo
Lando:  Ukrainio
Datumoj
Posedanto: ŝtata entrepreno НАЕК Енергоатом (NAEK Energoatom)
Funkciiganto: Міненерго України (Minenergo Ukraini, ministerio pri energio de Ukrainio)
Ekkonstruo: 1970
Komerca ekfunkcio: la 27-an de majo 1978
Malfunkciigo: la 15-an de decembro 2000
Projektofino: ankoraŭ ne antaŭvideblas
Retejo: oficiala retejo pri la atoma centralo (en la ukraina, rusa kaj angla)
Informstato: la 4-an de junio 2011
vdr
La reaktoro 4 kaj sarkofago

La reaktoro numero 4 estigis la katastrofon de Ĉernobilo en 1986, sed la centralo daŭre funkciis per la aliaj reaktoroj ĝis decembro 2000 dum la urboj Ĉernobilo kaj Pripjato iĝis kvazaŭ fantomaj urboj.

Konstruaĵo redakti

La centralo havis 6 nukleajn reaktorojn de la tipo RBMK 1000 por produkti elektron el nuklea energio. La konstruado de la reaktoroj 1 kaj 2 komenciĝis en 1971; la unua ekfunkciis en 1977, la dua la sekvantan jaron. La reaktoroj 3 kaj 4 ekkonstruiĝis en 1975; ilia ekspluatado komenciĝis respektive en 1981 kaj 1983. La konstruado de la reaktoroj 5 kaj 6 ankaŭ kun potenco de 1000 MW interrompiĝis pro la katastrofo.

En 1985 Sovetio havis 46 nukleajn reaktorojn funkciantajn en la lando, el kiuj dekkvino da ekzempleroj de la tipo RBMK 1000, ĉiu kun elektra potenco de 1000 megavatoj. Tiutempe la nukledevena elektro estis ĉirkaŭ 10 % de la tuta elektro produktita en Sovetio, kaj la centralo de Ĉernobilo liveris 10 % de elektro en Ukrainio.

Katastrofo redakti

La katastrofo de Ĉernobilo estas ĉefa nuklea akcidento klasita je la sepa kaj lasta nivelo de INES (Internacia Skalo de le Nukleaj Eventoj – International Nuclear Event Scale) pro fandiĝo de la kerno de la reaktoro 4. Ĝi okazis la 26-an de aprilo 1986.

Tiu akcidento estigis la fandiĝon de la kerno de la reaktoro numero 4, la ellason de grandega kvanto da radioaktivaĵoj, kaj la morton de multaj personoj rekte aŭ pro elmetado al la radioaktiveco. Ĝi estas la sola akcidento klasita je la nivelo 7 de la internacia skalo de la nukleaj eventoj (INES). Ĝi sekve estas la plej grava akcidento ĝis nun konata.

Raporto de IAAE (Internacia Agentejo pri Atoma Energio), en 2005, nombras ĉirkaŭ 50 mortojn rekte kaŭzitajn de la akcidento, kaj taksas ke la radiaĵoj mortigis proksimume 4000 kromajn homojn en la plej elmetita loĝantaro. Neregistaraj organizaĵoj indikas notinde pli grandajn nombrojn. Pli ol 200 000 homoj estis evakuitaj.

Likvidistoj redakti

Oni nomas likvidistoj la personojn civilajn kaj militistajn, kiuj intervenis surloke tuj post la katastrofo la 26-an de aprilo 1986 kaj ankaŭ la skipojn, kiu intervenis por la izolado kaj purigado de la loko ĝis la 1990-aj jaroj. Oni distingu la bilancon pri ili disde la bilanco pri la civilaj viktimoj.

Inter 1986 kaj 1992, oni taksas la nombron de likvidistoj inter 600 000 kaj 800 000 venantaj de ĉiuj partoj de Sovetunio, laboristoj en la centralo, fajrobrigadistoj, helikopterostiristoj, ministoj, teraĵistoj, laboristoj, militistoj aŭ civiluloj, kiuj vice intervenis. Multaj el ili mortis aŭ grave malsaniĝis, sed la nombroj diversas laŭ la fontoj. Laŭ la prezidanto de la ĉefa asocio de likvidistoj (Ĉernobila Unio), el la 600 000 likvidistoj en Rusio 25 000 mortis kaj 70 000 handikapiĝis; en Ukrainio la nombroj estas proksimume la samaj kaj en Bielorusio 10 000 mortis kaj 25 000 handikapiĝis, do entute 60 000 mortintoj (10 % de la likvidistoj) kaj 165 000 handikapitoj.

Konsekvencoj redakti

La centralo plu funkciis dum 14 jaroj redakti

Sekve de la akcidento, la tri restantajn reaktorojn oni haltigis, ĉar la loko estis ege kontaminita de radiaĵoj. Tamen, post purigado de la interno de la centralo kaj de ties ĉirkaŭaĵoj, la reaktorojn 1 kaj 2 oni restartigis fine de 1986. Post pli intensa purigado la reaktoron 3, kiu estis en la sama konstruaĵo kiel la detruita reaktoro 4, oni restartigis fine de 1987.

La reaktoron 2 trafis nuklea akcidento en oktobro 1991, sekve de kiu oni ne restartigis ĝin pro la alta kosto de la riparoj. La reaktoron 1 oni definitive haltigis en novembro 1996. La reaktoron 3, kiu estis la lasta reaktoro ankoraŭ funkcianta en la centralo, oni definitive haltigis en decembro 2000. La ruinoj de la reaktoro 4 daŭre estos radioaktivaj dum la venontaj jarcentoj. La plutonio 239, kiu estas unu el la radioaktivaj elementoj ĉeestaj interne de la reaktoro, havas duon-vivon de 24 000 jaroj. Hodiaŭ la reaktoro estas enfermita en ŝtalbetona sarkofago kaj plenplena per 300 000 tunoj da sablo, argilo, plumbo kaj boro. Ĝi postulas konstantan prigardadon.

Sanitaraj konsekvencoj de la katastrofo redakti

De 1986 ĝis decembro 2000 ĝis 9 000 homoj laboris en la centralo. Hodiaŭ, eĉ ne funkcianta, ĝi ankoraŭ laborigas ĉirkaŭ 3000 homojn por gardi ĝin. Ĝis 1986 la plej multaj laboristoj loĝis en la nova urbo Pripjato, konstruita samtempe kiel la centralo. Pro la evakuo de la loĝantaro de Pripjato post la katastrofo la laboristoj de tiam loĝas en Slavutiĉ, urbo 45 km oriente de la centralo en Ukrainio. Ĝin one konstruis por anstataŭigi Pripjaton.

Konsekvencoj en Eŭropo redakti

Sekve de la katastrofo de Ĉernobilo, debato pri nuklea energio okazis en pluraj landoj, kiu uzas nuklean energion. La itala registaro tre rapide efektivigas planon de forlaso de la civila nuklea energio, sekvita de la belga registaro en 1999, kaj poste de la germana registaro en 2000.

Konsekvencoj en Francio redakti

En Francio dum la tagoj kiuj sekvis la katastrofon, la franca Centra Servo pri Protektado kontraŭ Jonigaj Radioj (SCPRI) minimumigis la konsekvencojn en Francio de la Ĉernobila katastrofo. Por ricevi informojn pri la nuklea energio sendependajn de ties ekspluatantoj, de la ŝtato kaj de ĉiuj politikaj partioj, pluraj francaj kontraŭnukleaj eminentuloj kreis la Komisionon pri Sendependaj Esplorado kaj Informado pri la Radioaktiveco (CRIIRAD). La SCPRI estis renomita Oficejo por Protektado kontraŭ Jonigaj Radioj (OPRI) en 1994, kaj poste integrita en la Instituton de Radioprotektado kaj Nuklea Sekureco (IRSN) en 2002.

Esperanto redakti

La 5-an de julio 2007, kadre de sia vojaĝo al Kievo, grupo de ses junaj esperantistoj (kvar ĉeĥoj, unu svedo kaj unu ukrainino) gvidata de respondeculo de vojaĝagentejo vizitis Ĉernobilon kaj la urbon Pripjat kaj raportis pri tio poste en esperanto en gazetoj, prelegoj kaj la interreto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti