En anatomio, la Nuko estas la malantaŭo de la kolo. La okcipito komenciĝas sub la okcipitala osto en la kranio, kaj daŭras ĝis la ŝultroj. En la fono estas la atlanta osto kaj la aksisa osto kiuj konektas la kranio al la vertebraro, kaj ilia strukturo estas farita kiel turna akso kiu permesas al la kranio movi en cirkla movo. Ĉe la dorso de la kolo estas ankaŭ parto de la trapeza muskolo, kiu konektas la ŝultrozonon al la kranio kaj verterbraro en malsamaj direktoj kaj estas uzata por movi la skapolon en diversaj movadoj.

La nuko de viro
La nuko de virino
La nuko de gejŝo
Kato portanta sian katidon je la nuko

En medicino, "nuka malmoleco" estas kondiĉo en kiu la nuko estas malfacile movebla, kaj ĝia manovra kapablo estas grave difektita. Ĉi tiu kondiĉo estas ofta simptomo de kelkaj malsanoj, la ĉefa el kiuj estas meningito.

Ĉe multaj bestoj la haŭto kovranta la nukon estas formita kiel parto de la centra nerva sistemo tiel ke ĝi ne estas sentema por mordi, tiu fakto permesas al la patrino teni siajn idojn je la nuko en siaj dentoj kaj porti ilin.

Kulturo redakti

En tradicia japana kulturo, la nuko estas inter la malmultaj areoj de la korpo de la virino kiuj ne estas kovritaj per vestaĵo kaj , kaj estas konsiderita alloga al japanaj viroj.

En araba kulturo, vangofrapi la nukon estas konsiderata gesto de plena humiligo.

En la Biblia lingvaĵo la malmolnukeco signifas esti ribelema.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti