Nuligo de la ŝuldo


La nuligo de ŝuldo estas politika aŭ financa ago, kiu neniigas parton aŭ la tuton de la ŝuldo de iuj landoj, de iuj institucioj, de iuj entreprenoj aŭ de iuj personoj. Ĝenerale, ĝi akompaniĝas per repagplilongigo de la restantaj ŝuldoj.

Por la ŝtatoj, tio aparte koncernas la ŝuldon de la tria mondo, kiu forte kreskis kun la krizo de la ŝuldo en Latinameriko (Meksiko 1982, ktp.).

Por la entreprenoj, unu el la plej konataj kazoj estas tiu de Eurotunnel. Kaze de fizika persono, oni parolas pri propra bankroto. Tiu ŝuldo povas esti kontraktita kun grupo de kreditoroj aŭ kun nur unu.

Historia kaj religia origino redakti

Ekde la origino, la biblio jam mencias nuligojn de ŝuldoj kaj kondamnas la pruntojn kun interezo.

La prokrasto de ŝuldo apartenas al la kristana moralo [1] La temo de la nuligo de ŝuldo estis aktuala en la mezepoka Eŭropo, kiam la temo de la mono estis centra en la rilatoj inter la judoj kaj la kristanoj. Tiel, la kristanaj reĝoj regule ediktis por nuligi la ŝuldojn de la kristanoj al la judoj sub la premo de la Eklezio. En Francio, edikto de 1234 nuligis trionon de la ŝuldoj de la kristanaj ŝuldantoj ĉe la judoj, kiuj ne povos konfiski ilin kaze de nepago. Poste en Aprilo 1240, la duko de Bretonio Johano la Unua, decidis nuligi ĉiujn ŝuldojn kontraktitajn de la kristanoj al la judoj.

La unua parta nuligo de ŝuldo al ŝtato okazis en 1290 en Anglio, kiam Edward la Unua, per la edikto "pri forpelo de la judoj", profitis de tio por forviŝi parton de la ŝuldoj de la trono al la judaj kreditoroj.

Tiuj diversaj decidoj pri nuligo de ŝuldoj al judoj daŭris ĝis en la 19-a jc kaj okazis en ĉiuj landoj de Eŭropo. Tiel sub Napoleono la Unua, en 1802, la ŝtata konsilio proklamis la forlason de la ŝuldoj al la judoj dum unu jaro, kaj poste, la « senhonora dekreto » de 1808 interrompis por 10 jaroj la ŝuldojn al la Judoj en Alzaco[2].

En la 19-a jc, en Rusio, en Pollando kaj en Ukrainio, la pogromoj ebligis forviŝi parton de la ŝuldoj de la loĝantaro per la buĉado de iliaj judaj kreditoroj.

La problemo de la forviŝo de ŝuldo restas ligita al la alfrontiĝoj inter kristanoj (al kiuj interezo kaj uzuro estas malpermesitaj) kaj judoj (al kiuj la leĝoj lasis nur malmultajn aliajn profesiojn en la malnova Eŭropo).

Nuligo de ŝuldoj faritaj al landoj redakti

Vidi ankaŭ ŝuldo de la tria mondo kaj abomeninda ŝuldo

La nuligo de la ŝuldo por ŝuldigitaj kaj postevoluantaj landoj de la tria mondo estis grava temo en la 1999-aj jaroj kaj estis la temo de vasta kampanjo subtenata de ne-registaraj organizaĵoj, de asocioj kiaj CADTM, kaj de kristanaj organizaĵoj okaze de la jubielo en 2000.

Tiu kampanjo, ligita ankaŭ al manifestacioj dum la pintkonferenco de G8 de 1998 en Birmingham, ebligis enlumigi la temon de la ŝuldiĝo, kaj instigi la okcidentajn registarojn kaj la internaciajn instituciojn kiaj la IMF kaj la monda banko decidi agojn. Fine, la iniciato tre ŝuldiĝintaj malriĉaj landoj estis lanĉita kaj ebligis ekigi sisteman prilaboron de la nuligo de la ŝuldoj de la plej malriĉaj landoj en la mondo, provante certiĝi ke la mono ebligus redukti malriĉecon.

La programoj de la iniciato tre ŝuldiĝintaj malriĉaj landoj similas al la alpruntoj konsentitaj de IMF kaj de la monda banko, kaj trudas programon pri strukturaj alĝustigoj, kiu kelkfoje entenas la privatigon de publikaj sektoroj. Por ke iu lando profitu je definitiva nuligo de ŝuldo, ĝi devas ankaŭ starigi makroekonomian stabilecon same kiel planon por redukti malriĉecon dum almenaŭ unu jaro.

La multpartia iniciato por nuligo de ŝuldo estas etendiĝo de la iniciato tre ŝuldiĝintaj malriĉaj landoj. Tiu iniciato estis decidita dum la pintkonferenco de G8 en Gleneagles en Julio 2005. Ĝi ebligas la kompletan nuligon de la multpartiaj ŝuldoj, kiujn la landoj ŝuldas al la monda banko, IMF aŭ al la afrika evoluiga banko.

Avantaĝoj de la nuligoj de ŝuldo redakti

  • Kreo de novaj financaj rimedoj
  • Retrovita investkapablo
  • Foriĝo de la spektro de bankroto (kiu ebligas al la kreditoroj ricevi repagon de parto de siaj ŝuldoj)
  • Helpo al la evoluigo de la malriĉaj landoj

Malavantaĝoj de la nuligoj de ŝuldo redakti

  • Perdo de fido de la estontaj kreditoroj
  • Uzo eble malmorala de la mono tiel ŝparita de la ŝuldanto
  • Kvazaŭ « donaco » al la malrespondeco

Referencoj redakti

  1. Evangelio laŭ Sankta Mateo 18, versio Louis Segond 1910
  2. Pri la nuligitaj ŝuldoj de la kristanoj al la judoj, legu Les Juifs, le monde et l’argent de Jacques Attali

Vidu ankaŭ redakti