Numancia de la Sagra

Numancia de la Sagra estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Numancia de la Sagra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45230
Retpaĝaro Municipo de Numancia de la Sagra
Politiko
Urbestro Pedro Vicente García Martín
Demografio
Loĝantaro 4 727  (2010)
Loĝdenso 159,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 3° 51′ U (mapo)40.075555555556-3.855Koordinatoj: 40° 5′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 642 m [+]
Areo 29,63 km² (2 963 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Numancia de la Sagra (Hispanio)
Numancia de la Sagra (Hispanio)
DEC
Numancia de la Sagra
Numancia de la Sagra
Situo de Numancia de la Sagra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Numancia de la Sagra [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Numancia de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Hidrografio.

Toponimio redakti

La aktuala nomo estas heredo de modifo de 1936 fare de la reĝimo de Francisco Franco kiu tute ne rilatas al iu ajn tradicio, ĉar ties nomo estis el la Mezepoko Azaña. Tiu termino povus deveni el araba al-sāniya (السانية) 'la norio', 'akvomuelilo', kvankam laŭ García Sánchez eblas ankaŭ kaj pli simplas deveno el araba Faṣ (فص) 'kampo'.[1]

La koincido de ties antikva nomo kun tiu de Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko, okazigis ke la 19an de oktobro de 1936 la novaj aŭtoritatoj frankismaj estrataj de la komandanto Velasco, puĉinta perarme kontraŭ la leĝitima Respubliko, decidis ŝanĝi la historian nomon de la vilaĝo kontraŭ tiu de Numancia, kiu estis la nomo de la regimento kiu okupis la vilaĝon, sekve de la nomo de la komarko. Post la morto de Franco oni ekis polemikon pri konveno redoni la iaman nomon historian, kaj oni esperas ke tuj oni okazigos referendumon inter la loĝantoj por decidi tion.[2]

Pri Numancia, ties etimologio estas nekonata, kaj oni indikis kiel hipotezon devenon el kelta kvankam ne estas certigaj kialoj por tiu pruvo.[3]

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Numantinos. La censita populacio en 2010 estis de 4.727 loĝantoj kaj la denseco estas de 159,53 loĝ/km². La populacio naŭobliĝis dum la 20a jarcento el ĉirkaŭ 500 komence de la jarcento al 4.727 komence de la 21a jarcento.

Situo redakti

Numancia de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 642 m; je 33,7 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 43,8 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29.63 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°4′32″N. 3°51′18″Ok..

Geografio redakti

La municipio troviĝas situanta «en valo inter dekstre kaj maldekstre 2 malgrandaj montetaroj aŭ montetoj kiuj iom malniveligas la ebenaĵon de la teritorio».[4] Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la teritorioj municipaj de Illescas kaj Yeles norde, Esquivias kaj Borox oriente, Pantoja kaj Villaluenga de la Sagra sude, kaj Yuncos okcidente.

El nordo suden de la municipo fluas la rojoj de Guatén kaj Viñuela, tiu lasta alfluanto de la unua kun enfluo en la teritorio de Cobeja kaj ili sekas plej parton de la jaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (tritiko, hordeo, kikeroj) kaj brutobredado (muloj) tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto. Hegemonias la sektoro servoj per 51,6 % de la totalo de entreprenoj de la municipo, sekve de la sektoro de la konstruado kun 28,6 %, la industrio kun 17,5 % kaj nur fine la agrikulturo kun nur 2,4 %.

Historio redakti

Aperas menciata Azaña la unuan fojon en dokumento de 1158 per kiu Sanĉo la 3-a donas heredaĵon en Azaña ŝanĝe de la duono de Ciruelos: «... do in illa aldeia de Azania...»[5]

Durm la jarcentoj 12a al 14a aperas en diversaj pliaj dokumentoj. Tiele en 1159 la tiama arkiepiskopo de Toledo, Johano, donas al la katedrala ekleziularo la vilaĝojn de Illescas kaj Azaña, kiu aperas kiel «Yleskes et Fazaniam».[6] Iom poste, en 1164, la sama arkiepiskopo donas denove kelkajn heredaĵojn de la vilaĝo kiu tiukaze aperas menciata kiel «Fazania».[7] En listo de enspezoj ricevitaj en 1234 de la katedralo de Toledo aperas indikata kiel «Façanna».[8] En 1399 reaperas, tiun fojon kiel «Hazaña» en dokumento per kiu Henriko la 3-a indikas la monkvantojn pagotajn de la vialĝoj de Toledo kaj Madrido.[9]

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 258, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Numancia de la Sagra, Nuestro pueblo, 2007, http://www.numanciadelasagra.net/pueblo.html[rompita ligilo] Konsultita la 3an de decembro de 2007
  3. GARCÍA ALONSO, Juan Luis, La toponimia de los antiguos pelendones en la geografía de Claudio Ptolomeo, 1994, Toponimia de Castilla y León : actas de la Reunión Científica sobre Toponimia de Castilla y León, Burgos, novembro de 1992, paĝoj 124 kaj 125, ISBN 84-605-2034-X.
  4. Madoz, vol 3, paĝo 207
  5. Archivo Histórico Nacional, 996B, f. 90va-b
  6. Arĥivo de la Katedralo de Toledo, O.7.A.1.4.
  7. Samloke, O.3.A.1.2.
  8. GONZÁLEZ PALENCIA, Ángel, Los mozárabes de Toledo en los siglo XII y XIII. III kaj I vol. Madrid, 1926-1930, Instituto Valencia de Don Juan, paĝo 163.
  9. PÉREZ CHOZAS, Ángel, Documentos del Archivo General de la Villa de Madrid, Madrid, 1932, paĝo 319.

Vidu ankaŭ redakti