Kurlo

(Alidirektita el Numenius)

Kurlo estas komuna nomo por la birdoj el la genro Numenius, grupo de ok specioj de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj, karakterizitaj de longa fajna subenkurvita beko kaj ĉefe bruna plumaro kun malmulta laŭsezona ŝanĝo. Ili estas unu el la plej antikvaj grupoj de vadbirdoj Skolopedoj, kune kun limozoj kiuj aspektas similaj sed havas rektajn bekojn (Thomas, 2004). En Eŭropo "Kurlo" kutime uzeblas por unu el la specioj, nome Granda kurlo Numenius arquata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurloj
Longbeka kurlo (Numenius americanus)
Longbeka kurlo (Numenius americanus)
Biologia klasado
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Numenius
Brisson, 1760
Sinonimoj

Palnumenius Miller, 1942

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kurloj manĝas ĉe koto aŭ tre milda grundo, serĉante vermojn kaj aliajn senvertebrulojn per siaj longaj bekoj. Ili predas ankaŭ krabojn kaj similajn predojn.

Specioj laŭ taksonomia ordo redakti

Malfrua Eocena fosilia Limosa gypsorum el Francio estis dekomence lokita ene de genro Numenius kaj ja povas fakte aparteni al tiu (Olson, 1985).

La Longvosta tringo (Bartramia longicauda) estas rara birdo plej proksima parenco de kurloj (Thomas, 2004). Ĝi diferencas el tiuj pro ties flavaj kruroj, longa vosto kaj pli mallonga kaj malpli kurva beko.

La ŝtonturnuloj ne estas veraj kurloj de la familio Skolopedoj, sed membroj de la familio Burinedoj, kiu estas en la sama ordo de ĥaradrioformaj, sed iom malproksime.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Olson, Storrs L. (1985): Section X.D.2.b. Scolopacidae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 174-175. Academic Press, New York.