Numidio

(Alidirektita el Numidia)

Numidio estas historia regiono en Norda Afriko, kiu ampleksas grandajn partojn de la nuntempaj ŝtatoj Alĝerio kaj Tunizio.

Numidio
Historia regiono
historia lando • reĝlando [+]

LandojAlĝerio, Tunizio
- koordinatoj35° 30′ 0″ N, 7° 18′ 0″ O (mapo)35.57.3Koordinatoj: 35° 30′ 0″ N, 7° 18′ 0″ O (mapo)


Numidio (Tero)
Numidio (Tero)

Numidio (Alĝerio)
Numidio (Alĝerio)
DEC
Numidio
Numidio

Map
Numidio
Vikimedia Komunejo:  Numidia [+]
vdr

Historio redakti

 
la romiaj provincoj sub imperiestro Trajano (116 p.K.)

En la antikva epoko, en Numidio loĝis berberaj triboj, nomataj numidoj. Pro la prosperiĝo de Kartagio la numidoj estis forpelitaj de la teritorioj borde de la Mediteranea Maro, pli suden. Nur fine de la 3-a jarcento a.K. kadre de la dua punika milito sub reĝo Masiniso fondiĝis la antikva Reĝlando Numidio, kiu regis la ĉirkaŭaĵon de la havenurbo Kartago kaj limis al la antikva Reĝlando Maŭritanio.

Post la morto de reĝo Micipsa, filo de Masiniso, la regno fare de la romianoj estis dividita inter liaj filoj Adherbal, Hiempsal kaj Jugurto. Tio gvidis al forta milito kaj enlanda kaj kontraŭ la Romia Respubliko (la "Jugurta Milito"). Ekde la 1-a jarcento a.K. Numidio estis sub romia rego.

La lasta numidia reĝo Iuba la 1-a (60–46 a.K.) flanke de Pompeo (Gnaeus Pompeius Magnus) batalis en la Romia Enlanda Milito, sed estis venkita en 46 a.K. kadre de la batalo de Thapsus fare de la armeo de Julio Cezaro kaj sekve suicidis. Numidio estis integrigita en la Romian Imperion, unue kiel parto de la provinco Africa proconsularis, ekde la jaro 199 p.K. sendepende kiel provinco Numidia.

En 435 la vandaloj ekregis la marbordan parton de Numidio, dum en la malmarbordaj, montaj regionoj ekestis pluraj romiaj-berberaj ŝtatetoj (inter alie la regno de Masties). En 534 la romia provinco Numidia estis restarigita, kaj fine de la 7-a jarcento la teritorio kadre de la islama ekspansio iĝis parto de la araba imperio.

Literaturo redakti

  • Serge Lancel: Saint Augustin, la Numidie et la société de son temps. De Boccard, Parizo 2005. ISBN 2-910023-66-4
  • André Berthier: La Numidie - Rome et le Maghreb. Picard, Parizo 1981. ISBN 2-7084-0063-0
  • Yann Le Bohec: Les unités aŭiliaires de l'armée romaine en Afrique Proconsulaire et Numidie sous le Haut Empire. Ed. du CNRS, Parizo 1989. ISBN 2-222-04239-9
  • Heinz Günter Horn (eld.): Die Numider. Reiter u. Könige nördlich der Sahara. Katalog zur Ausstellung in Bonn 1979-1980. Rheinland-Verlag, Kolonjo 1979. ISBN 3-7927-0498-6
  • Elfriede Storm: Massinissa. Numidien im Aufbruch. Steiner, Stutgarto 2001. ISBN 3-515-07829-0