Numismatika Muzeo de Ateno

(Alidirektita el Numismatika Muzeo (Ateno))

La Numismatika Muzeo de Ateno (greke Νομισματικό Μουσείο) estas unu el la plej gravaj muzeoj de Ateno kaj de Grekio kaj ĝi estas hejmo de unu el la plej grandaj kolektoj de moneroj, kaj antikvaj kaj modernaj, en la mondo. La muzeo mem estas hejmigita en la domego de la arkeologo Heinrich Schliemann, formale konata kiel Iliou Melathron (en greka: Ιλίου Μέλαθρον, "Palaco de Ilion").

Numismatika Muzeo de Ateno
numismatic museum • muzeo
Lando Grekio vd
Situo Panepistimiou Street
Adreso Iliou Melathron, El. Venizelou (Panepistimiou) 12, GR-106 71
Situanta sur Panepistimiou Street
Estiĝo 1838
Estro Dr. Georgios Kakavas
Direktoro Giorgos Kakavas
Koordinatoj 37° 58′ 40″ N, 23° 44′ 7″ O (mapo)37.977823.7354Koordinatoj: 37° 58′ 40″ N, 23° 44′ 7″ O (mapo)
Numismatika Muzeo de Ateno (Grekio)
Numismatika Muzeo de Ateno (Grekio)
DEC
Numismatika Muzeo de Ateno
Numismatika Muzeo de Ateno
Situo de Numismatika Muzeo de Ateno
Map
Numismatika Muzeo de Ateno
Retpaĝo http://www.nummus.gr/
vdr
Fasada detalo.

La muzeo estis fondita en 1838, ĉirkaŭ la sama epoko kiam la Nacia Arkeologia Muzeo sed ĝi nur post multaj jaroj kaj kelkaj dekretoj iĝis sendependa organizaĵo. Dekomence la kolekto estis parto de la Nacia Biblioteko de Grekio kaj estis hejmigita ĉe la ĉefa konstruaĵo de la Universitato de Ateno kaj poste ĉe la konstruaĵo de la Akademio de Ateno kie la kolekto estis unuafoje ekspoziciata.

La Iliou Melathron ricevis financon por esti hejmo de la kolekto en 1984 kaj post grava plinovigo ĝi finfine malfermiĝis en 1998.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "THE ILIOU MELATHRON". Numismatika Muzeo, Ateno. [1] Arkivigite je 2014-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Marto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti

37° 58′ 40.08″ N 23° 44′ 07.44″ O / 37.9778000 °N, 23.7354000 °O / 37.9778000; 23.7354000 (mapo)