Numulito

(Alidirektita el Nummulites)

NummulitesNumulitoj estas genro de formortintaj foraminiferoj de la grupo de la bentosoj. Ties konkoj troviĝas ofte kiel fosilioj kaj ili atingas ĝis 6 cm en la diametro. Ii havas rondan formon, rekonita facile pro siaj spiraloj, subdividitaj de nekompletaj septoj en preskaŭ kvadrataj ujoj. Ili estas komunaj en la rokoj de la Terciaro, ĉefe ĉirkaŭ la Mediteraneo (ekzemple, en la kalkaj rokoj de la Eoceno en Egiptio). Ili estas tre interesaj kiel gvida fosilio. La nomo "Nummulites" estas etaĵo de la latina vorto nummulus kio signifas "eta monero", pro ties formo. En 1913, Randolph Kirkpatrick publikigis libron, The Nummulosphere: an account of the Organic Origin of so-called Igneous Rocks and Abyssal Red Clays, defendante la teorion, ke ĉiu rokaĵo formigixis pro akumulado de foraminiferoj kiel la numulitoj.

Nummulites

Ekzistas plataj foraminiferoj kiuj vivas surfunde kiel anoj de la surfunda vivulantaro (kiel la bentosoj). Kaj ankaŭ ekzistas aliaj kiuj ŝvebas en ĉiu alteco de la akvo kaj apartenas al la planktono. El inter la unuaj, surfunduloj, inter la bentosoj estas la numulitojNummulites, laŭ vorto (el la latina) "moner-bestoj", kiuj estas tre interesaj por la fakuloj. Kvankam ili estas unuĉelaj, kiel la aliaj foraminiferoj, kelkaj povas atingi grandon de ĝis 12 cm en diametro. Ili estas tre kuriozaj kaj bele ornamitaj kun formo de spiralo centre kaj rondaj konture; do la interna strukturo estas prilaborita. Ĉar fakuloj multe pristudas ilin, la numulitoj utilis eĉ por dividi la eocenon. Temas pri unuĉelaj animaloj tre interesaj por la studoj de la Paleozoologio kaj de la Geologio.

Referencoj redakti

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.