La Nurenberga burgo - germane Nürnberger Burg - estas la simbolo de la historia urbo Nurenbergo en Germanio. Ĝi konsistas el la imperiestra burgo (Kaiserburg, en la du bildoj ĉi-dekstre la maldekstra parto, ĝis la plej maldekstra turo), kaj la burgografa burgo (Burggrafenburg, en la du bildoj ĉi-dekstre en la mezo). En la du panoramaj bildoj krome en la dekstra parto videblas la imperiestra bestogardejo (Kaiserstallung) kaj tutdekstre gardoturo nomata Luginsland (laŭ senco "ejo por superrigardi la ĉirkaŭaĵon"). Post fortaj damaĝoj de la konstruaĵoj pro bombadoj en la Dua Mondmilito, la burgo rekonstruiĝis en laŭeble historiaj formoj. La burgo kaj estis armea fortikaĵo kaj imperiestra rezidejo, kaj kunvenejo de la Reichstage, la periode kunvenantaj parlamentoj de la mezepoka germanlingva Sankta Romia Imperio kaj nobela vivloko de grafaj familioj el la dinastio de hohencolernoj. La konstruaĵo konsideriĝas el vidpunktoj de kultura historio kaj konstrua tekniko esti inter la plej signifaj mezepokaj fortikaĵoj de Eŭropo.[1]

Panoramo de la Nurenberga burgo en 2007
…kaj ĉirkaŭ la jaro 1900

Referencoj redakti

  1. Günther P. Fehring, Anton Ress: Die Stadt Nürnberg. [germane: La urbo Nurenbergo] 2. Auflage bearbeitet von [2-a eldono prilaborita fare de] Wilhelm Schwemmer. Eldonejo Deutscher Kunstverlag, Munkeno, ISBN 3-422-00550-1, paĝoj 152 kaj sekvaj