Nusaybin

(Alidirektita el Nusajbin)

NusaybinNusajbin (pli frue Nïsïbïn) estas urbo en sudorienta Turkio, ĉe la limo al Sirio, kun ĉ. 90.000 loĝantoj. La urbo situas 51 km sud-sudokcidente de Mardin, apud la rivero Görgarbonizra, kie la rivero atingas la Mezopotamian ebenaĵon tra la kanjonoj. Sur alia flanko de la limo, en Sirio troviĝas la urbo al-Kamiŝli.

Nusaybin
distrikto de Turkio • urbo • limurbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 47300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 105 856  (2018) [+]
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 5′ N, 41° 13′ O (mapo)37.08333333333341.216666666667Koordinatoj: 37° 5′ N, 41° 13′ O (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 825 km² (82 500 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Nusaybin (Turkio)
Nusaybin (Turkio)
DEC
Nusaybin
Nusaybin
Situo de Nusaybin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nusaybin [+]
vdr

La urbo estis grava limfortikaĵo de la Asira Imperio (la urbo tiam nomiĝis Nisibis). Ĝin okupis la romia Lucius Licinius Lucullus en 68 a.K. kaj konkeris de la armena reĝo (Granda) Tigranes la 1-a. La urbon posedis romio kaj la partusoj, dum en la 5-a jarcento okupis ĝin persoj, en 640 la araboj. La urbo floris dum regado de la kalifatoj, tion finis la mongola detruo en la 13-a jarcento.

Nusaybin en la antikvo estis grava komerca centro. Tiu graveco restis parte eĉ hodiaŭ, ĉar la komerca vojoj el Mosulo (situas 190 km sudoriente en Irako) kaj la bagdada fervojo apudas ĝin.