Nusi Somogyi [nuŝi ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Nusi estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto, primadono. Ŝia nobela antaŭnomo estis hollósi [holoŝi], ŝia plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Somogyi Anna Irén.

Nusi Somogyi
Persona informo
Naskonomo Somogyi Anna Irén
Naskiĝo la  3-an de marto 1896(nun 1896-03-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 8-an de oktobro 1963
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Nusi Somogyi [1] naskiĝis la 3-an de marto 1884 (laŭ aliaj informoj la naskiĝjaro 1896 estas erara) en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nusi Somogyi lernis komence en kalvinana, poste en aktora lernejo. Ŝi debutis kiel aktoro en Kecskemét en 1907, poste ŝi estis dancisto en kabaredo de Sándor Rott jam en Budapeŝto. En 1910 ŝi aliĝis al trupo de Jenő Krémer en Szeged. Ŝi iĝis sukcesa operetkantisto kaj subreto en la ĉefurbo en trupo de László Beöthy. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis ekzemple al Népopera (1916, 1926), Operetoteatro (Budapeŝto) (1931, 1946, 1954), Teatro Magyar (1935), Teatro Madách (1941). Ŝi pensiuliĝis en 1960. Ŝi edziniĝis en 1929, poste ŝi eksedziniĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj (nur figuranto) redakti

Fontoj redakti