NyITLapok estis hungarlingva fakperiadaĵo aperinta en Miercurea Ciuc inter 1990 kaj 1996 eldonita de Asocio NyIT. Dum tiu periodo aperis 13 numeroj.

Redaktoro redakti

La respondecredaktoro en 1991-92 de NyITLapok estis Endre Túros. Estis redakcianoj Zoltán Biró A. (1991-92), Katalin Bara, Erzsébet Borbáth, Emese Csata, Judit Csutak kaj Dénes Sándor.

Publikaĵoj redakti

La periodaĵo NyIT-Lapok publikigis studojn, artikolojn rilate al lingva edukado kaj al instruado de literaturo. En rubriko Stúdium ĝi publikigis studojn de Katalin Bara, Antal Bókay, Gyula Csoma, Judit Csutak, Endre Karátson, Péter Kelemen, Áron Kibédi Varga, Ernő Kulcsár Szabó, Gyöngyi Orbán, Csaba Szigeti, Márton Szilágyi kaj András Veres.