Flughaveno O'Hare

flughaveno en Ĉikago, Ilinojso, Usono
(Alidirektita el O'Hare flughaveno)

Flughaveno O'Hare (Chicago-O'Hare International Airport) estas la plej uzata flughaveno en Usono, de tempo al tempo eĉ en la mondo. Malfermiĝis dum la 1930-aj jaroj sub la nomo Orchard Field. Urbo Ĉikago aĉetis la flughavenon kaj renomis ĝin "O'Hare" laŭ heroo de la Dua mondmilito, Edward "Butch" O'Hare, en 1949.

En la epoko de la transoceana aviadilo 747 O'Hare estas oportuna pro esti unu el la malmultaj lokoj en Usono, el kie oni povas flugi rekte al kaj Azio kaj Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti