Oĝibvoj

(Alidirektita el Oĵibuoj)
protestantismokatolikismoanimismo

La Oĝibvoj (anglalingve Ojibwa, franclingve Ojibwés) estas la plej granda indiana nacio de Nordameriko (se oni inkluzivas la mestizojn). Ĝi estas la tria plej grava tribo en Usono, post la Ĉerokoj kaj la Navahoj. La Oĝibvoj estas dispartigitaj preskaŭ egalmezure inter Usono kaj Kanado. Pro la originala situo de la tribo (ĉe la bordoj de la Supra Lago, apud Sault Ste. Marie), la francaj esploristoj unue nomigis ilin "Saulteaux". Konservis tiun nomon tiuj, kiuj restis kaj enloĝiĝis en la vastaj ebenaĵoj de Kanado.

Oĝibvoj
etno
Aniŝinaboj
Aniŝinaboj
Suma populacio
360 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
aniŝinabeka lingvoangla lingvo
Religio
vdr
Midwewinind, el la tribo Blanka-Lando (1894).

Multaj Oĝibvoj ankoraŭ parolas la aniŝinabekan aŭ oĝibvan lingvon, kiu apartenas al la algonkina lingvaro. Ili havas specialajn kaj historiajn rilatojn kun aliaj triboj kiel la Otavoj aŭ la Krioj. Preskaŭ 100000 el ili vivas en norda regiono, kiu etendiĝas ekde Miĉigano ĝis Montano. Cetere, 76000 aliaj membroj de la tribo (dispartigitaj en 125 aroj) vivas en Kanado, okcidente de Kebekio kaj oriente de Brita Kolumbio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Geografia dispartigo de la oĝibva lingvo.