Oświęcim
Oświęcim ([ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm]; esperantigi: Osviecimo) estas urbo en la Pollando en provinco Malgrandopolio (Małopolskie) ĉe rivero Soła. Ĝi apartenas al komunumo Oświęcim en distrikto Oświęcimski. Ĝi havas ĉirkaŭ 41.000 loĝantojn, areon de 30,2 km² kaj situas 254 m super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Krakovo.
Oświęcim | |||
germane: Auschwitz, jide: אָשפּיצין Oshpitsin, ĉeĥe: Osvětim, cigane: Aušvica, ruse: Освенцим | |||
urbo | |||
Kastelo en Oświęcim
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Oświęcim | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Provinco | Malgrandpollanda Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Oświęcimski | ||
Komunumo | Komunumo Oświęcim (urbo tipo) | ||
Konata loko | Auschwitz-Birkenau koncentrejo | ||
Riveroj | Vistulo, Soła | ||
Situo | Oświęcim | ||
- alteco | 230 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 00″ N 19° 14′ 00″ O / 50.05000 °N, 19.23333 °O (mapo) | ||
Areo | 30,3 km² (3 030 ha) | ||
Loĝantaro | 40 520 (2008) | ||
Denseco | 1 337,29 loĝ./km² | ||
Fondo | 12-a jarcento | ||
Urbestro | Janusz Andrzej Marszałek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 32-600, 32-601, 32-602, 32-603, 32-606, 32-610 | ||
Telefona antaŭkodo | +48 033 | ||
Aŭtokodoj | KOS | ||
TERYT | 2121513011 | ||
Adreso de ofico | ul. Zaborska 2 32-600 Oświęcim | ||
Retpoŝto al ofico | um@um.oswiecim.pl | ||
Telefono de ofico | 33 842-27-66 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.um.oswiecim.pl | |||
La nomo de la urbo fifamiĝis pro la apuda koncentreja komplekso Aŭŝvico, nomita de germanaj nazioj laŭ la germana nomo de la urbo, Auschwitz. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo kaj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
MuzeoRedakti
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.
ĜemelecojRedakti
La urbo havas ĝemelecon kun
- Kerpen (Germanio)
- Ballan-Miré (Francio)
- Sambir (Ukrainio)
- Areco, Italio
- Breisach (Rejno), Germanio
Konataj urbanojRedakti
- Antoni Józef Śmieszek, egiptologo kaj afrikisto
- Beata Szydło, eks-ĉefministrino de Pollando (2015-2017)
- Łukasz Górnicki, poeto
- Aaron Miller, rabeno