Œ

ligaturo de la literoj O kaj E
(Alidirektita el OE)
Tiu ĉi artikolo temas pri la litero œ, foje literumita "oe". Ankaŭ ekzistas urbo Oe (Japanio en la gubernio Kioto de Japanio.
Œ œ

Œ, minuskle œ, estas litero de la franca kaj angla alfabeto kun prononco [ø] laŭ IFA. Sed ĝi ne estas franca invento; Islandaj skribistoj jam uzis ĝin en kelkaj antikvaj dokumentoj kiel signon por longa "ø".

Œ simple estas ligaturo inter O kaj E, parenca al la signoj Ø kaj Ö.

La unikodaj valoroj de Œ/œ estas 338 kaj 339. Male al Æ, la litero ne estas en la kodo ISO 8859-1 (Latina 1), tial tiu kodo ne plene subtenas la francan lingvon. Francoj sukcesis normigi alian kod-varianton ISO 8859-15, en kiu la litero havas la poziciojn 188 kaj 189.

Vidu ankaŭ redakti