Oka Asajiro
japana esperantisto
(Alidirektita el OKA Asajiro)
OKA Asajiro 丘 浅次郎 [oka asaĵirō], japano, profesoro de alta pedagogia lernejo de Tokio. Naskiĝis 18 nov. 1868 en Sizuokaken, mortis en 2 majo 1944.
Oka Asajiro | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1868 |
Morto | 2-an de majo 1944 (75-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | zoologo • esperantisto • biologo |
Li estis fama biologo, kiu popularigis Darvinismon en Japanio. Esperantisto de marto 1891, li estis la plej malnova Japana Esperantisto.
OKA ellaboris projekton de internacia lingvo „Zilengo“, 1890, sed tiam ne publikigis ĝin.