Ooŝima Joŝio

japana esperantisto
(Alidirektita el OOŜIMA Joŝio)

OOŜIMA JoŝioOOSIMA Yosio (japane 大島義夫, pseŭdonimo Takagi-Hiroŝi, naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1905 en Tokio kaj mortis la 30-an de aŭgusto 1992[1] samurbe) estis unu el la fondintoj de la Japana proleta Esperanto-movado. Li finis studadon en la universitato de Ŭaseda.

Ooŝima Joŝio
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1905 (1905-08-06)
en Tokio
Morto 30-an de aŭgusto 1992 (1992-08-30) (87-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

Dum pli ol ses jardekoj li faris netakseblajn servojn al la japana Esperanto-movado.

Verkaĵoj redakti

Li kunredaktis la sesvoluman verkaĵon Proleta kurso de Esperanto (1930-1931), verkis la lernolibrojn Esperanto en kvar semajnoj (1961) kaj Nova kurso de Esperanto (1968), kunaŭtoris (kun Miyamoto Masao) la japanlingvan Historio de la japana kontraŭreĝima Esperanto-movado (1974, 1987) kaj tradukis japanen verkojn i. a. de Edmond Privat, Ernest Drezen kaj Efim Spiridoviĉ, nome Analiza Historio de Esperanto-Movado de Drezen (el la rusa kun alia persono) kaj Lingvoscienco kaj Internacia Lingvo de Spiridoviĉ, 1932. Krome li tradukis el la japana Forpelataj homoj (novelo de la koreo ĈAN Hjokĉŭ, 1933).

Li redaktis kaj mem eldonis esperantologiajn revuojn: Esperanta Literaturo (organo de Japana Esperanto-Literatura Societo), Studo de Lingvo Internacia (serioza, studema ĉefe pri la ideologioj de la movado) (ambaŭ 1933-1936) kaj Nova Rondo (1966-1976). En 1974 Ooŝima ricevis la prestiĝan premion Ossaka de la Japana Esperanto-Instituto.

Referencoj redakti

  1. [現代物故者事典 1991-1993 (japane: moderna enciklopedio de forpasintoj 1991-1993), 日外アソシエーツ (eldonejo Niĉigaj kaj partneroj), 1994, paĝo 121]