Oska lingvo

(Alidirektita el OSK)

La antikva oska lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca umbra lingvo kaj kun iuj pliaj lingvoj, interalie la sud-picena, konsistigas la oskan-umbran subgrupon. La lingvo estis parolata de la oskoj, antikva popolo en la sudo la itala duoninsulo. Antaŭ la konkeriĝo de la oskoj per la etruskoj ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. la oska lingvo kaj alfabeto estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta suda Italio. Inter la italikaj lingvoj aliaj ol Latino ĝi estis tiu, kiu plej rezistis al la superrego de la lingvo de Romo: ĝi estis plu uzata en Pompejo dum la epoko de ties detruado per eksplodo de la vulkano Vezuvio, do dum la jaro 79 post Kristo.

Umbra lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo
Osco-Umbrian
Parolata en suda Italio
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Skribo Oscan alphabet, antikva itala alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
italika lingvaro
oska-umbra grupo
oska lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 osc
  Glottolog osca1245
Angla nomo Oscan
Franca nomo osque
vdr

Ekzemplo de oska teksto redakti

ekkum[svaí píd herieset
trííbarak[avúm tereí púd
liímítú[m] pernúm [púís
herekleís fíísnú mefi[ú
íst, ehtrad feíhúss pú[s
herekleís fíísnam amfr
et, pert víam pússtíst
paí íp íst, pústin slagím
senateís suveís tangi
núd tríbarakavúm lí
kítud. íním íúk tríba
rakkiuf pam núvlanús
tríbarakattuset íúk trí
barakkiuf íním úíttiuf
abellanúm estud. avt
púst feíhúís pús físnam am
fret, eíseí tereí nep abel
lanús nep núvlanús pídum
tríbarakattíns. avt the
savrúm púd eseí tereí íst,
pún patensíns, múíníkad ta[n
ginúd patensíns, íním píd e[íseí
thesavreí púkkapíd ee[stit
a]íttíúm alttram alttr[ús
h]erríns. avt anter slagím
a]bellanam íním núvlanam
s]úllad víú uruvú íst . edú
e]ísaí víaí mefiaí teremen
n]iú staíet.

Influo de oska lingvo redakti

Ĉar la oska estis tre simila al la latina, la du lingvoj influis unu sur la alia. Ĉar la plejparto de loĝantoj de Italio parolis la oskan en la komenco de Romia divastigo, multaj oskparolantoj iris al novaj romiaj kolonioj kaj influis la latinidajn lingvojn. Ekzemple, lupus, bos, popina, consul estis oskaj vortoj kiuj eniris la latinan mem. La simplifiigo de l' diftongoj ae>e kaj oe>e en la populara latina okazis, eble, pro influo de l' oska.

Multaj oskismoj fariĝis vulgaraĵoj, ekzemple, la ĝerundio en nn anstataŭ nd: amanno/amando, la konfuzo inter la temaj vokaloj de subjunktivo kaj indikativo: amemus anstataŭ amamus.

 

Vidu ankaŭ redakti