Fall Out Boy

(Alidirektita el OUT)

Fall Out Boy estas alternativa rokbando el la antaŭurboj de Ĉikago (Ilinojo), kiu formiĝis en 2001. La bando konsistas el Pete Wentz (baso, helpanta kantanto), Patrick Stump (gvidanta kantanto, gitaro), Joe Trohman (gvidanta gitaristo), kaj Andy Hurley (tamburoj).

Fall Out Boy, Rock im Park 2014.

Historio redakti

Trohman kaj Wentz renkontis unu la alian tra reciproka okupiĝo en la Ĉikaga malmolpunka komunumo. Ili decidis krei bandon kiu estu malsama al ilia malmolpunka deveno, kaj pli simila al tiuj bandoj kiujn ili aŭskultis dum kreskiĝo, kiel Green Day kaj Saves the Day. En 2001, Trohmen renkontis Stump ĉe kongresa librobutiko. Trohman poste prezentis lin al Wentz. Stump origine celis esti la tamburisto, sed anstataŭe fariĝis la kantanto, kvankam li neniam antaŭe kantis por bando. Dum la bando estis ĉe kolegia montro, ili demandis al ilia aŭskultantaro, kiel ili nomiĝu. Unu el la aŭskultantaro elkriis "Fall Out Boy" la nomo de la helpheroo de la Superheroo Radioactive Man de la televida programo The Simpsons.

Diskaro redakti

  • Take This to Your Grave (2003)
  • From Under the Cork Tree (2005)
  • Infinity on High (2007)
  • Folie à Deux (2008)
  • Save Rock and Roll (2013)
  • American Beauty/American Psycho (2015)
  • Mania (2018)