Oahaka ajmofilo
La Oahaka ajmofilo (Aimophila notosticta) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas malgranda birdo endemia de la altaj teroj de la centro de la suda meksikia subŝtato de Oaxaca, prononce [oahAka], kie ĝi loĝas en sekaj arbaroj kaj dornarbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas eble la specio kun distribuado plej limigita el la tuta genro Aimophila.
Oahaka ajmofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oahaka ajmofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aimophila notosticta (Sclater & Salvin, 1868) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas ĉirkaŭ 15 cm longa. Ĝi estas pasero de nigra beko, bruna malhele strieca en supra dorso kaj flugiloj, kun ruĝecaj kaj grizecaj nuancoj, kaj grizbruna vosto. En kapo estas ruĝeca krono duondividita de mallarĝa griza strio, kiu plie mallarĝiĝas en nuko. La vizaĝo kaj kol- kaj nuko-flankoj estas grizaj, kun ruĝeca traokula strio kaj tre rimarkinda blanka okulringo. Brido kaj gorĝo estas blankaj, sed en tiu lasta estas paro de nigraj mallarĝaj "mustaĉaj" strioj. La brusto estas griza.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Aimophila notosticta[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.