Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (aŭ Nezam od-din Obejdollad Zakani)(perse: خواجه نظام‌الدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (perse: عبيد زاکانى ĉ. 1370 PK), estis persa poeto kaj satiristo de la 14-a jarcento (Timurida Periodo) de la urbo Qazvin (Gazvoin).

Obejd-e Zakani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1301 (1301-01-01)
en Kazvin
Morto 1-an de januaro 1371 (1371-01-01) (70-jaraĝa)
en Ŝirazo
Religio sunaismo vd
Lingvoj persa vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Li studis en Ŝirazo, sub la gvido de la plej bonaj mastroj de sia epoko, sed poste reen venis al sia denaska urbo, al Gazvin. Li tamen preferis Ŝirazon al Gazvino, kie li estis tribunala poeto en Ŝiraz por Ŝaho Abu Ishaq, kie juna Hafez estis prezentita ankaŭ. Lia laboro estas konata pro siaj paskvilo kaj obscenaj versoj, ofte politikaj aŭ sekshumuraj, kaj ofte cititaj en debatoj rilate al samseksemaj praktikoj. Li skribis la epistolon Delgoŝa (korplaĉa), kaj ankaŭ Akhlaq al-Ashraf ("La etiko de la Aristokrataro") kaj la fama humura fabelo Muŝ-o-Gorbe (Muso kaj Kato), kiu estis politika pamfleto. Liaj nepamfletaj gravaj klasikaj versoj ankaŭ estas konsiderataj kiel tre bone skribitaj, en ligo kun la alia granda laboro de la Persa literaturo. Li estas unu el la plej rimarkindaj poetoj, satiristoj kaj sociaj kritikantoj de Irano (Persio), kies laboro ne estas ricevinta konvenan atenton en la pasinteco. Siaj libroj estas tradukitaj en la rusan, danan, italan, anglan kaj germanan lingvojn (ĉilasta fare de Joachim Wohlleben, 2009: ŝajne la unua traduko de la kompleta lia laboro en iu okcidenta lingvo).

Aliaj transliteradoj de lia nomo redakti

  • 'Ubaydī Zākānī
  • 'Ubaydii Zaakaanii
  • 'Ubayd-i-Zakani
  • 'Ubaydï Zäkänï
  • 'Ubaydi Zakani
  • Obeid Zakani
  • Obeid Zàkàni
  • Obeid-e Zakani
  • 'Obeid e Zakani
  • 'Obeid-e Zâkâni
  • Obeyd-e Zākāni
  • Nejam od-Din ‘Obeyd-e Zākāni
  • Nezam al-din 'Obeid Allah Zakini

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti