Oberägeri

komunumo de Svislando
Oberägeri
Blazono de Oberägeri
Lago de Ägeri kun Oberägeri, Memorejo de Morgarten
komunumo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Koordinatoj  47° 8′ 10″ N 8° 36′ 50″ O / 47.13611 °N, 8.61389 °O / 47.13611; 8.61389 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 10″ N 8° 36′ 50″ O / 47.13611 °N, 8.61389 °O / 47.13611; 8.61389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5365
Areo 36,2 km²
Alteco 737 m super marnivelo
Poŝtkodo 6315
Komunumkodo 1706
Mapo de Oberägeri
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberägeri estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 5465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Oberägeri situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Ägeri ĉe la paseja vojo al la Morgarten-Pasejo.

Trafiko redakti

Oberägeri atingeblas ek de la urbo Zugo per aŭtobuslinio 1 de Verkehrsbetriebe Zugerland. Per la aŭtobuslinio 9 oni povas atingi la komunumon Sattel, kie ekzistas konekto al la trajnlinio de Svisaj Orientaj Fervojoj de Arth-Goldau al Rapperswil. Inter la jaroj 1912 ĝis 1954 ekzistis tramlinio de Zugo al Oberägeri.

Historio redakti

Laŭ ne dokumentita pretendo de la zuga teologo Kaspar Lang en sia eklezihistorio aperinta je la fino de la 17-a jarcento la unua preĝejo de Oberägeri estis konstruita en la valo en la jaro 876. Kvankam neniu alia dokumento tion pruvas, la ekzisto de preĝejo en Oberägeri en la 9-a jarcento estas tre verŝajna.

La 15-an de novembro 1315 okazis sur la teritorio de Oberägeri ĉe la Morgarten-Pasejo la Batalo de Morgarten, dum kiuj la trupoj de Leopoldo de Habsburgo spertis detruan malvenkon, evento, kiu certigis la ekziston de la Svisa Ĵurkomunumo kaj kiu estis decida por la sorto de Svislando.

La du politikaj komunumoj Oberägeri kaj Unterägeri estiĝis en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio el la du malfrumezepokaj kamparanaj kooperativoj, kiuj kultivis la komunajn bienojn de la valo de Ägeri, nome la supra kooperativo kaj la suba kooperativo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti