Oberdiessbach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oberdiessbach (stacidomo).


Oberdiessbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3115 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ek de la 1-a de januaro 2010 ankaŭ la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Aeschlen ĉe Oberdiessbach formas parton de la komunumo.

Oberdiessbach
Blazono de Oberdiessbach
Blazono de Oberdiessbach
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Diessenhof en Oberdiessbach
Diessenhof en Oberdiessbach
Diessenhof en Oberdiessbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 50′ 23″ N 7° 37′ 9″ O / 46.83972 °N, 7.61917 °O / 46.83972; 7.61917 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 23″ N 7° 37′ 9″ O / 46.83972 °N, 7.61917 °O / 46.83972; 7.61917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3115
Areo 13,04 km²
Alteco 605 m super marnivelo
Poŝtkodo 3672
Komunumkodo 0619
Mapo de Oberdiessbach
Mapo de Oberdiessbach
Mapo de Oberdiessbach
vdr

Geografio redakti

Oberdiessbach situas ĉe la transiro de la Svisa Mezlando al la Antaŭalpoj proksimume 9 kilometrojn norde de la urbo Thun, oriente de la valo de Aro en la valo de la rojo Diessbach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aeschlen ĉe Oberdiessbach, Glasholz, Oberdiessbach kaj Hauben.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,04 km², de kiuj 39,3% estas kovritaj de arbaro, 51,1% servas por agrikulturo kaj 9,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberdiessbach limas en nordo al Freimettigen, en oriento al Linden, en sudoriento al Heimenschwand, en sudo al Bleiken ĉe Oberdiessbach, en sudokcidento al Herbligen, en okcidento al Wichtrach, kaj en nordokcidento al Häutligen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Thun al Konolfingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 6 kilometrojn sudokcidente apud Kiesen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Konolfingen al Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberdiessbach datiĝas el la jaro 1218 kiel Tiecebac. En la jaro 1218 Hartmann la 4-a de Kiburgo ricevis la bienon Diessbach el la zeringa heredaĵo kiel edziĝdonaco. Je nekonata dato la senjorujo kaj burgo Diessenberg fariĝis feŭdo de la kiburgaj vasaloj Senn de Münsinge. En la jaro 1331 la bernanoj detruis la burgon. En la jaro 1378 la havaĵo transiris al la familio Bokess de Thun kaj en la jaroj 1427 kaj 1469 al la bernaj civitanoj de Diessbach kaj en la jaro 1647 al la familio von Wattenwyl. 1818 Glasholz kaj 1887 Hauben estis integritaj al la komunumo Oberdiessbach, kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Aeschlen ĉe Oberdiessbach estis kunigita kun la komunumo. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti