Oberengstringen

komunumo de Svislando

Oberengstringen estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6169 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Oberengstringen
Blazono de Oberengstringen
Blazono de Oberengstringen
Rigardo de Uetliberg al Zuriko kaj Oberengstringen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 24′ 38″ N 8° 27′ 49″ O / 47.41056 °N, 8.46361 °O / 47.41056; 8.46361 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 38″ N 8° 27′ 49″ O / 47.41056 °N, 8.46361 °O / 47.41056; 8.46361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6167
Areo 2,13 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8102
Komunumkodo 0245
Mapo de Oberengstringen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Oberengstringen sudoriente limas rekte al la urbo Zuriko. Ĝian sudan limon formas la rivero Limato.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberengstringen limas en nordo al Regensdorf, en oriento kaj sudoriento al Zuriko, en sudokcidento al Schlieren, kaj en nordokcidento al Unterengstringen.

Trafiko redakti

Tuj oriente de la komunumlimo troviĝas sur surika teritorio la finhaltejo Frankental de la urba tramlinio 13. La komunumo estas ankaŭ kun lokaj busoj de la Zurika Trafik-Unio bone ligita kun Zurikokaj la aliaj najbaraj komunumoj.

Historio redakti

Unuan fojon la nomo Enstelingen aperis en la jaro 870 en donacdokumento, per kiu alemana nobelo donacis siajn bienojn al la Monaĥejo Sankt-Galo por poste recivi ilin en formo de feŭdo kun pliaj havaĵoj por dumviva utiligado. En malfrua mezepoko la plej granda parto de la hodiaŭa komunumteritorio apartenis la riĉaj regensberganoj. Kiam ili malriĉiĝis, la teritorio iom post iom estis vendita la la Monahejo Wettingen respektive Fahr. El la 15-a jarcento datas la divido inter Oberengstringen kaj Unterengstringen. En la jaro 1435 la voktrajtojn pri Oberengstringen kaj la cetere voktdistrikto Weiningen ZH akiris la familio Meyer el Knonau. Per la revolucio de 1798 la malnovaj servitutoj de la eklezio kaj la konaŭanoj estingigixis kaj Oberengstringen kune kun Weinigen, Geroldswil, Unterengstringen kaj Oberoetwil integriĝis al la Kantono Zuriko. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi unue apartenis al la distrikto Regensdorf, poste ĝis 1814 al la nova distrikto Bülach. De 1814 ĝi estis parto de la distrikto Zuriko, ĝis ĝi je la 1-a de julio 1989 aliĝis al la nove kreita distrikto Dietikon.

Eksteraj ligiloj redakti