Supra Frankonio
(Alidirektita el Oberfranken)
Supra Frankonio (germane Oberfranken) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario, kaj parto de la historia kultura regiono Frankonio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 073 783 loĝantojn.
Supra Frankonio | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Flago | Blazono | ||
Administra distriktaro, distrikto en Bavario [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Bavario | ||
Supermara alteco | 368 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Bayreuth | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 0″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo)49.9511.583333333333Koordinatoj: 49° 57′ 0″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Schneeberg [+] | ||
Akvokolektejo | 7 230,19 km² (723 019 ha) [+] | ||
Areo | 7 230,19 km² (723 019 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 062 398 [+] (31-a de decembro 2016) | ||
Denseco | 146,94 loĝ./km² [+] [+] | ||
Supra Frankonio | |||
Vikimedia Komunejo: Upper Franconia [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĉefurbo de la distriktaro estas Bayreuth.
La teritorio situas en la orienta nordo de Bavario kaj limas al
- tri aliaj bavariaj distriktaroj: Malsupra Frankonio, Meza Frankonio, Supra Palatinato;
- du aliaj federaciaj landoj: Saksio kaj Turingio;
- Ĉeĥa Respubliko (distrikto Karlovy Vary).
Supra Frankonio konsistas el naŭ distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj
redaktidistriktoj
redakti- distrikto Bamberg
- distrikto Bayreuth
- distrikto Coburg
- distrikto Forchheim
- distrikto Hof
- distrikto Kronach
- distrikto Kulmbach
- distrikto Lichtenfels
- distrikto Wunsiedel
En distrikto Wunsiedel estas du "grandaj distriktaj urboj": Marktredwitz kaj Selb.
Retaj liigloj
redakti- ww.bezirk-oberfranken.de[rompita ligilo]
-
situo en Bavario -
la festivalejo Richard Wagner -
Laibarös en la distrikto Bamberg -
eksaj distriktaj limoj laŭ la stato de la jaro 1970