Oberrabnitz
Oberrabnitz, kroate Gornji Ramac, hungare Felsőrámóc estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Draßmarkt. Ober, gornji kaj felső signifas: supra.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Oberrabnitz situas en valo de rojo. Oberpullendorf troviĝas je 16 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1279 en formo "Rebca". En 1600 pesto kaj incendio okazis. En 1831 ĥolero, en 1894 denove incendio okazis. En 1910 vivis tie 434 homoj, (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 Felsőrámóc apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio) kiel Oberrabnitz. En 1971 Oberrabnitz aliĝis al Draßmarkt.