Schwändi GL

(Alidirektita el Oberschwändi)

Schwändi estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 482 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Schwändi estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Schwändi
Blazono de Schwändi
Schwändi
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  47° 0′ 24″ N 9° 4′ 2″ O / 47.00667 °N, 9.06722 °O / 47.00667; 9.06722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 482
Areo 3,48 km²
Alteco 701 m super marnivelo
Poŝtkodo 8762
Mapo de Schwändi
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Schwändi situas sur la restaĵoj de prahistoria montofalo oriente de la Linth-Valo. La iama komunumo konsistas el la setlejoj Oberschwändi, Unterschwändi kaj Lassingen. De la Schwändi oni havas belan vidon al la tuta supra valo de Linth kaj al la monto Tödi.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformoRedakti

La komunumo Schwändi limis en nordokcidento al Glaruso, en nordoriento kaj oriento al Mitlödi, kaj en sudo kaj sudokcidento al Schwanden.

TrafikoRedakti

Schwändi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Schwanden.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Schwändi datiĝas el la jaro 1350 kiel Swendi.[1]

Ĝis 1395 Schwändi devis tributi al la Monaĥejo Säkingen.

Regule tero- kaj neĝolavangoj trafis la vilaĝon kaj kaŭzis grandajn damaĝojn.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti