Observatorio G.V. Schiaparelli

La Observatorio G.V. Schiaparelli estas astronomia observatorio en Italio sur la Pinto Paradiso, en la regiona parko de la montarmasivo Campo dei Fiori en provinco Varese.

Observatorio G.V. Schiaparelli
Observatorio
Observatorio G.V. Schiaparelli sur la Pinto Paradiso
Oficiala nomo: Osservatorio astronomico G.V. Schiaparelli
Lando Italio Italio
Municipo Luvinate
Supermara alteco 1 226 m s. m.
Koordinatoj 45° 25′ 6.4″ N 8° 46′ 14.2″ O / 45.418444 °N, 8.770611 °O / 45.418444; 8.770611 (mapo)
Estiĝo 1956
Posedanto Centro popolare divulgativo di Scienze Naturali
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Vikimedia Komunejo: G.V. Schiaparelli Observatory
Retpaĝo: https://www.astrogeo.va.it/astronomia/astronomia.php#1

La observatorio estis konstruita en 1964 far'de la asocio " Cittadella delle Scienze ", fondita en 1956 de la itala meteologiisto Salvatore Furia.[1]

Ĝia MPC kodo estas 204.[2] Ĝi estis nomita en memoro de la itala astronomo Giovanni Virginio Schiaparelli.

Historio redakti

La asocio " Gruppo astronomi dilettanti " fondita de Salvatore Furia prezentis al la komunumo de Varese projekton de astronomia observatorio kaj botanika ĝardeno en la Campo dei Fiori kie, de kelkaj jaroj, kabano estis konstruita. Dank'al privata donaco de kvindek milionoj da liroj kaj de 100 000 m², la " Astronomia Societo G. V. Schiaparelli " estis fondita la 5-an de februaro 1963 kaj la observatorio konstruita.

Dank'al posta donacoj, estis kreita "Centro de plantscienca studo" dediĉita al la itala botanikisto Ruggero Tomaselli. En 1973, la "malvarma plantdomo" (sen hejtado nek vitroplatoj) estis kreita por rekrei antaŭalpan habitaton kaj pligrandigi la biodiversecon.[3]

En 1981, dank'al donaco de tri sismografoj S13 estis komencita esploro en tertremoscienco kunlabore kun la Istituto Nazionale Geofisica e Vulcanologia (Nacia Intsituto de Geofiziko kaj Vulkanologio). En 1997, nova kupolo estis konstruita, pli malgranda ol tiu, kiu ekzistis, dediĉita al la astrofotografio. En 2004, dank'al monhelpo de la provinco Varese, komencis, sur la tegmento de la "Centro de plantscienca studo", la konstruo de nova kupolo pli granda ol ambaǔ ekzistantaj kaj kiu ŝirmas intrumenton kun spegulo de 84 cm de diametro.

Intrumentoj redakti

La observatorio estas dotita de tri kupoloj.

La "Kupolo Spina-Vita" redakti

La kupolo Spina-Vita, aǔ "orienta kupolo", de diametro de 6 m, gastigis ĝis 1985 la refraktoron Merz-Cooke de 185 mm de aperturo konstruita en 1902 en Germanio. Tiu ĉi estis anstataǔigita per teleskopo Marcon de 60 cm de diametro, uzebla en du optikaj organizoj : Newton kaj Cassegrain. En organizo Newton, la teleskopo havas ĉefan fokusan distancon de 2783 mm kun fokusa rilato de f/4,64, dum en organizo Cassegrain, la ĉefan fokusan distancon estas ĉirkaǔ 12 m kun fokusa rilato de ĉirkaǔ f/20. Paralele al la teleskopo Marcon estas muntitaj du akromataj refraktoroj de 15 cm uzataj kiel gvidiloj por ŝargkuplita fotado kaj la refraktoro Merz-Cooke.

La "Kupolo Mascioni " redakti

La kupolo Mascioni , aǔ "okcidenta kupolo", konstruita en la jaroj 19961997, gastigis ĝis 2007 Schmidt-teleskopon Celestron de 356 mm de aperturo kaj 600 mm de fokusa distanco, kiu estis anstataǔigita per Schmidt-teleskopo Celestron C14 de diametro de 356 mm kaj fokusa distanco de 3910 mm. Dank'al uzo de ŝargkuplita fotilo SBIG ST-8XME, tiu instrumento ankaŭ estas uzata de 2008 por esploro en astrometrio.

La "Kupolo Galileo" redakti

La kupolo Galileo, konstruita inter 2004 kaj 2006 kaj de 7,5 m de diametro celas gastigi teleskopon de unu metro de diametro.

Aktivo redakti

La observatorio estas malfermita por gvidata vizito tage aŭ nokte, semajne kaj feritage.[4] Malgranda muzeo estis tie kreita, provizita per fotografioj kaj astronomiaj objektoj. La jusa kupolo Galileo ankaŭ estas alirebla al vizitantoj, kiuj malfacile iras, per lifto, kiu supreniras ĝis la teraso de la strukturo.

La intrumento 60 cm de diametro de la ĉefa kupolo estas uzita por esploro en astrometrio, precipe por la sekvo de apud-terajn objektojn, la serĉo pri kometoj kaj spektroskopio. Ĉe la fokuso Cassegrain estas muntita spektrometro Echelle por la studo pri kelkaj steloj en kunlaboro kun la Astrofizika Observatorio de Asiago.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio astronomico G.V. Schiaparelli en la itala Vikipedio.