Observatorio Walter Hohmann

Observatorio en Germanio

La Observatorio Walter Hohmann estas publika observatorio en la kvartalo Schuir de Essen, Germanio ĉe la adreso :Wallneyer Straße 159, 45133 Essen.[1]

Observatorio Walter Hohmann
Observatorio
Observatorio Walter Hohmann
Oficiala nomo: Walter-Hohmann-Sternwarte
Lando Germanio Germanio
Municipo Essen
Supermara alteco 120 m s. m.
Koordinatoj 51° 23′ 39.5″ N 6° 58′ 43.3″ O / 51.394306 °N, 6.978694 °O / 51.394306; 6.978694 (mapo)
Estiĝo 1965
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Vikimedia Komunejo: Walter-Hohmann-Sternwarte
Retpaĝo: https://www.walter-hohmann-sternwarte.de/index.php/de/

Ĝia MPC kodo estas 636 Essen.[2]

Ĝi estis fondita en 1965 far'de asocio da homoj interesataj pri astronomio. Ĝi ricevis en 1971 la nomon de Walter-Hohmann-Sternwarte en memoro de la germana inĝeniero Walter Hohmann (18801945), pioniro de la kosmonaŭtiko.

Unu el la taskoj de la asocio estas popularigo de astronomio per prelegoj kaj facile kompreneblaj demonstroj de teleskopoj. La anoj de la asocio ankaǔ plenumas ĉielajn observojn kaj estas aktivaj en astrofotografio. Publikaj vizitoj estas organizataj ĉiuj merkredo kaj vendredoj post la noktiĝo, sed ne antaǔ la 20-a horo.

Planedetoj estas regule observataj elde la observatorio de 1998. La datumoj estas komunikataj al Minor Planet Center kaj uzataj por kalkuli la orbitajn datumojn de la ĉielaj korpoj. De 2002, 11 novaj planedetoj estis malkovritaj (sub la nomo Essen)[3] kaj tri perditaj asteroidoj estis remalkovritaj. La asocianoj laboras ankaǔ pri radioastronomio kaj registras meteorajn eventojn per ricevo de radiondoj el speciala elsendilo en Belgio, la rezultoj estas tuj montrataj ĉe la TTT-ejo de la asocio. Du-konusa anteno "Callisto" registras la sunan aktivecon inter 20 kaj 80 MHz.[4]

Konstruaĵoj redakti

La teleskopoj de la observatorio estas sub unu kupolo kaj en kvar observaj stacioj kun ŝoveblaj tegmentoj. En la lokalo de la iama lernejo de Schuir estas ĉambro de 45 sidlokoj por prelegoj kun moderna sistemo de projekcio, laborejoj de mekaniko, elektro kaj optiko. Ankaǔ estas malgranda biblioteko da pri-astronomiaj libroj ĉe la supra etaĝo. Tiuj ĉambroj kaj la teleskopoj estas disponblaj por la membroj de la asocio.

Teleskopoj redakti

  • Neŭtona teleskopo kun ĉefa spegulo de diametro de 13,5 cm kaj fokusa distanco de 1,8 m ĉefe uzita por astrofotografio de planedetoj.
  • Krome, apokromata refraktoro kaj diversaj porteblaj instrumentoj, kiel teleskopoj Schmidt-Cassegrain, estas haveblaj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walter-Hohmann-Sternwarte en la germana Vikipedio.