Reĝa Observatorio de Greenwich

observatorio en Greniĉo, Anglio
(Alidirektita el Observatorio de Greenwich)

La Reĝa observatorio de Greenwich (angle Royal Greenwich Observatory), estas astronomia observatorio fondita en 1675 en la Londona kvartalo Greenwich, kie ĝi funkciis ĝis 1948. Poste ĝi reeklaboris en Herstmonceux kaj (de 1990) en Kembridĝo.

Reĝa Observatorio de Greenwich
observatorio
steloobservatoriovidindaĵo [+]

LandoBritio

SituoLondono
- alteco68 m [+]
- koordinatoj51° 28′ 40″ N, 0° 0′ 5″ U (mapo)51.477833333333-0.0013888888888971Koordinatoj: 51° 28′ 40″ N, 0° 0′ 5″ U (mapo)

ArkitektoChristopher Wren

Estiĝo4-a de marto 1675
Konsekro1675

Reĝa Observatorio de Greenwich (Granda Londono)
Reĝa Observatorio de Greenwich (Granda Londono)
DEC
Reĝa Observatorio de Greenwich
Reĝa Observatorio de Greenwich

Map
Reĝa Observatorio de Greenwich

Vikimedia Komunejo:  Royal Observatory, Greenwich [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝia MPC kodo estas 000[1]

La tempoglobo

La observatorio, aŭ pli ekzakte la mezo de ĝia teleskopo, estas la punkto, kiu difinas la nulmeridianon kaj tiel la tutan koordinatan reton.

En 1997 UNESKO deklaris la ensemblon de Greenwich monda kulturheredaĵo, inkluzive de la Royal Greenwich Observatory, Queen’s House, Greenwich Park kaj National Maritime Museum.

Historio redakti

 
Illustraĵo el la jaro 1824
  • 1675 fondita kiel Royal Observatory, Greenwich de reĝo Karlo la 2-a de Britio. Ĝi estas la unua instituto specialigita pri astronomiaj esploroj. John Flamsteed estis instalita kiel unua direktoro. Spite al manko de mono Flamsteed konstruigis domojn kaj starigis du teleskopojn (je propra kosto).
  • 1712 Halley publikigis la unuan akuratan mapon de la ĉielo - sen la permeso de Flamsteed, kiu - furiozege - bruligis ĉiun kopion de la verko, kiun li trovas.
  • 1725 Post la morto de Flamsteed la vidvino publikigis lian katalogon de steloj, trivoluman verkon, kiu tabele donas la pozicion de 3.000 steloj en la norda hemisfero.
  • 1924 hora signalo laŭ Greenwich Mean Time (GMT) estis dissendita per BBC unuafoje la 5-an de februaro 1924.
  • 1948 translokiĝo al Herstmonceux (ĉe Hailsham en East Sussex) kiel Royal Observatory.
  • 1957 (en Herstmonceux) renomigita al Royal Greenwich Observatory (RGO). La domoj en Greenwich estis nomitaj Old Royal Greenwich Observatory (malnova observejo).
  • 1990 Translokiĝo al Cambridge.
  • 1998 Fermo. La institucioj en Greenwich estis renomita al Greenwich Royal Observatory (do, ne plu "malnova"), kiuj nun estas departamento de la National Maritime Museum (Nacia muzeo pri maro).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti