Observatorio de Hamburgo

La observatorio de la urbo Hamburgo situas en ties plej orienta urboparto Bergedorf. La institucio de pluraj esplorejoj en vasta teritorio funkcias kiel astronomia esplorejo de la universitato de Hamburgo. En ĝi oni malkovris plurajn malbone konatajn asteroidojn de la asteroida zono. La unua el ili estis la astetorido 797 Montana, kiun tie malkovris la 17-an de novembro 1914 la dana astronomo Holger Thiele kaj kiu ricevis la nomon "Montana", latina vorto por "Monto", honore al la tiam nove konstruita observatorio de Bergedorf ("Monta Vilaĝo" en la germana). Holger Thiele en septembro 1916 ankaŭ trovis la asteroidon 843 Nicolaia.

Observatorio de Hamburgo
konstruaĵaro
steloobservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1802
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Hamburg-Bergedorf
Situo
Geografia situo 53° 28′ 50″ N, 10° 14′ 28″ O (mapo)53.4804388910.24101667Koordinatoj: 53° 28′ 50″ N, 10° 14′ 28″ O (mapo)
Observatorio de Hamburgo (Ŝlesvig-Holstinio)
Observatorio de Hamburgo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio
Situo de Observatorio de Hamburgo
Map
Observatorio de Hamburgo
Retejo http://www.hs.uni-hamburg.de/
vdr
la historia spegula teleskopo de unumetra diametro, kiu ekfunkciis en 1911 kaj tiam estis inter la kvar tutmonde plej grandaj teleskopoj

En novembro 1916 sekvis la asteroido 846 Lipperta, kiun trovis la svedo Knut Anton Walter Gyllenberg, kaj en majo 1917 la asteroido 869 Mellena, trovita unue de Richard Schorr kaj sendepende tagon poste ankaŭ de Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl. Ankaŭ la sekvan trovon, 883 Matterania, la 14-an de septembro 1917 anoncis sendepende Richard Schorr en Hamburgo kaj Max Wolf en Hajdelbergo. En oktobro 1918 sekvis la trovo de 905 Universitas kaj 906 Repsolda fare de la germano Friedrich Karl Arnold Schwassmann, kaj en aprilo 1919 la trovo de 912 Maritima ankaŭ fare de li.

En 1919 en la observatorio dungiĝis la doktoriĝinto Walter Baade, kiu tie malkovris 10 asteroidojn, inter kiuj 930 Vestfalio kaj 934 Turingio, kaj la tre discentrajn objektojn 944 Hidalgon kaj 1566 Ikaron. Ankaŭ en la sekvaj jaroj kaj jardekoj viciĝis multaj pliaj trovoj de ĉielaj korpoj; interalie la 26-an de oktobro 1971 la ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek tie unuafoje vidis la asteroidon (10003) 1971 UD1, la 4-an de oktobro 1972 la asteroidon (10260) 1972 TC.

centra esploreja konstruaĵo
la biblioteka vilao en vespera lumo