Observatorio de Konstantinopolo Taki al-Din

La Observatorio Taki al-Din, estis fondita en Istanbulo de Taqi al-Din Muhammad ibn Ma'ruf en 1577, ĝi estis unu el la plej grandaj astronomiaj observatorioj de la islama mondo. Malgraŭ tio, ĝi nur ekzistis dum malmultaj jaroj kaj estis detruita en 1580.

Laborado en la observatorio de Taki al-Din

En 1574, Murado la 3-a iĝis sultano de la Otomana Imperio. La imperia astronomo, Taki al-Din, petis al la sultano financi la konstruadon de granda observatorio kiu superus la observatorion de Ulugh Beg en Samarkando. La sultano aprobis tion kaj la konstruado finiĝis en 1577 kaj preskaŭ samtempe konstruiĝis la observatorio de Tycho Brahe en Uraniborg.