Observatorio de Modra

astronomia observatorio

La Observatorio de Modra estas astronomia observatorio proksima de Modra en Slovakio. Ĝia MPC kodo estas 118.[1]

Observatorio de Modra
Observatorio
Observatorio de Modra en 2009
Oficiala nomo: Astronomické observatórium Modra
Astronomické a geofyzikálne observatórium Univerzity Komenského
Kromnomo: AGO Modra
Lando Slovakio Slovakio
Municipo Modra
Supermara alteco 531 m s. m.
Koordinatoj 48° 22′ 24″ N 17° 16′ 26″ O / 48.37333 °N, 17.27389 °O / 48.37333; 17.27389 (mapo)
Estiĝo 1988
Posedanto Komenia Universitato
Situo de la observatorio en Slovakio
Situo de la observatorio en Slovakio
Situo de la observatorio en Slovakio
Vikimedia Komunejo: Modra Observatory
Retpaĝo: https://fmph.uniba.sk/microsites/daa/daa/ago-modra-piesok/

Priskribo redakti

La Observatorio situiĝas en la montoĉeno Malgrandaj Karpatoj proksima de Modra, ĝi estas posedata kaj funciigata far'de la Fakultato de Matematiko, Fiziko kaj Informadikoj de la Komenia Universitato de Bratislavo. La esploro ĉe la observatorio estas plenumita de la Departemento de Astronomio, Terfiziko kaj Meteologo de la Fakultato.

Ĝia estas en areo de 3,5 hektaroj meze de faga arbaro, kiu entenas plurajn konstruaĵojn kaj instrumentojn. Ĝi estas atingebla per turisma pado aŭ per la privata pavimita ŝoseo de la hotelo Zochova Chata.

La ĉefa administra konstruaĵo kun kupolo entenas teleskopon Zeiss de 60 cm kun ŝargkuplita fotilo kaj sunan teleskopon de 20 cm kun filtrilo H-alfa. Je kelkaj paŝoj estas pluraj konstruaĵoj kun sciencaj aparatoj, kiel la magnetisma pavilono (mezuro de la tera magneta kampo), la seisma ĉelo kun sismografo, la kupolo de la suna teleskopo, la kupolo kun aparato de registrado de la resonanco de Schumann kaj la pavilono pri meteoroj por fotografia kaj videa detekto de meteoroj. La supera konstruaĵo kun kupolo de 5 m ŝirmas teleskopon de 70 cm kun ŝargkuplita aparato ĉefe por la serĉo pri kosmoruboj, registradaj aparatoj por tutmonda loktrova sistemo kaj antaŭendifuza radaro por meteoroj de la reto Bolonjo-Lecce-Modra (elsendilo-ricevilo-ricevilo). La malsupera konstruaĵo, proksime de lageto, konsistiĝas el malgranda konferenca ĉambro kaj loĝejo por gastoj.

De 1988, estas farataj tie konstantaj meteologiajn observoj.

Eduko kaj esploro redakti

Kiel membro de la Komenia Universitato, la observatorio provizas eblecojn de esploro al studentoj kaj la personaro donas konsiliojn al studentoj por disertaĵoj. En 2012, amfiteatro sub libera ĉielo kun seĝoj, ekrano, kinprojekciilo kaj sonsistemo estis konstruita por informo al la publiko.

La esploro celas ĉefe la interplanedan materion. La tempo de observado estas ĉefe atribuata al la fotometrio de la asteroidoj kaj de la kometoj. La unua observo de ekstersunsistema planedo per metodo de kaŝado en Slovakio estis plenumita elde la observatorio. Sciencistoj pri suna fiziko faras observojn pri la sunaj protuberancoj kaj pri la kromosfero en la linio H-alfa.

 
" Silfoj " detektataj super la horizonto elde la Observatorio de Modra.

La observatorio ankaŭ estas membro de la Eŭropa Reto pri Fajrbuloj kaj disvolvis sian propran kradon de meteora detekto : krom plen-ĉielaj fotiloj, duon-aŭtomataj detektaj aparatoj kun fiŝokulaj objektivoj situiĝas en la Observatorio de Modra, proksime de Tesárske Mlyňany kaj en Kysucké Nové Mesto. Krom meteorojn, la fotiloj detektas aliajn fenomenojn kiel la maldaŭraj lumaj fenomenoj de la alta atmosfero, tiel nomataj " silfoj ", " elfoj " aŭ " bluaj spruĉoj "...

Proponita Larĝa Kampa Enketo (ADAM-WFS) redakti

Sur bazo de la studo pri la apud-teraj asteroidoj,[2] sciencistoj de la departemento proponis larĝ-kampan enketon nomatan " Aŭtomata Detekto de Asteroidoj kaj Meteoroidoj – Larĝa Kampa Enketo " (" Automated Detection of Asteroids and Meteoroids - Wide Field Survey " ; ADAM-WFS)[3] celante malkovri malgrandajn asteroidojn proksimajn de Tero kaj kosmorubojn.

Male al la kutimaj asteroidaj enketoj, kiuj baziĝas sur mallarĝa kampo sed pli alta limigianta magnitudo, ADAM-WFS observos la noktan ĉielon po trifoje ĉiuj noktoj kaj identigos moviĝantajn objektojn. Tia enketo estas rigardita kiel malmultekosta projekto kaj uzos ekzistantajn teknikojn. Se ĝi estas aprobita, la teleskopo estus instalita en la kupolo de la suna teleskopo.

Malkovroj redakti

Ĝis januaro 2014, 175 numerotitaj asteroidoj kaj 34 ne numerotitaj estis malkovritaj elde la observatorio, el kiuj du apud-teraj objektoj ; 14 asteroidoj estas senpere atribuataj al la observatorio.[4] La asteroido 11118 Modra malkovrita elde tiu observatorio estis nomita en honoro de la urbo.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Modra Observatory en la angla Vikipedio.