La obstaklokuro estas atletika kurokonkurso je 3000 metroj, dum kiu oni devas trakuri kvar kver-stangajn obstaklojn kaj unu obstaklon de akvofosaĵejo en unu rondo, tiel entute sepfoje en la 7 rondoj.

Obstaklokuro
sporta fako
mezdistanca kuro
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Virina konkurso en la 3000-metra obstaklokuro
Akvofosaĵejo dum 3000-metra obstaklokuro (viroj)

La obstakloj redakti

La obstakloj havas la saman alton kiel ĉe la 400-metra barierkuro: por la viroj 91,4 centimetroj kaj por virinoj 76,2 centimetroj. Male al barierkuro, la obstakloj staras sur piedoj, kiujn la kurantoj ne povas renversi. Por ties larĝo estas antaŭskribita min. 3,96 metroj, sed oni ofte uzas pli larĝajn obstaklojn por faciligi la samtampan trakuron de pluraj kurantoj. La kver-stango havas kversekcon de 12,7 x 12,7 centimetroj. La unuafoje trakuro de la unua obstaklo okazas nur post kuro de duono de la stadiona rondo. Oni nur poste lokigas la du mankantajn obstaklojn en la unua stadiona rondo.

La akvofosaĵejo troviĝas malantaŭ unu obstaklo, antaŭ cela linio. La kurantoj kuras tiun lastan kurbiĝon ne sur la kutima kurvojo, sed sur plimallongigita vojo, markita per flagetoj. La akvofosaĵejo havas larĝon kaj longon de 3,66 metroj. La longo estas mezurita de la obstakla stango, la efektiva longo de la akvofosaĵejo devas estis 2,50 metroj. Ĉe komenco de la akvosurfaco, ĝi estas 70 centimetrojn profunda. Post 30 cm, ĝi iĝas pli malprofunda ĝi kurebeno. Post permeso de la virina konkursa obstaklokuro, la Internacia Atletika Federacio (IAAF) antaŭskribis pli mallongan kaj pli malprofundan akvejon. La regulo estis retirita en 2003, por malpliigi la kostojn kaj la organizan laboron.

Historio redakti

La obstaklokuro estiĝis pro veto de oksfordaj studentoj en 1850, kiuj volis imiti la ĉevalan konkurson tra obstakloj. La obstaklokuro iĝis en 1879 parto de la Anglaj Atletikaj Konkursoj, oni akceptis ĝin en la programon de la someraj olimpikaj ludoj de 1900 – kun distanco je 2500 kaj 4000 metroj. En 1904 okazis nur kuro je 2500 metroj, en 1908 je 3200 metroj.

La nuntempa distanco de 3000 metroj estis enkondukita en 1928, sed sen precizaj difinoj de la obstakloj, ties diferencoj – tiuj reguloj ekzistas ekde 1953.

IAAF permesis la obstaklokuron por la virinoj en 1998.

Mejloŝtonoj redakti

Viroj

  • Unua oficiale de IAAF rekonita monda rekordo: 8:49,6 min,   Hungario, Sandor Rozsnyoi, 28-an de aŭgusto 1954, Bern,
  • Unua sub 10 minutoj: 9:49,8 min,   Svedio, Josef Ternström 1914
  • Unua sub 9 minutoj: 8:59,6 min,   Svedio, Erik Elmsäter 1944
  • Unua sub 8:30 minutoj: 8:29,6 min,   Belgio, Gaston Roelants 1963
  • Unua sub 8:20 minutoj: 8:19,8 min,   Kenjo, Ben Jipcho 1973
  • Unua sub 8:10 minutoj: 8:09,70 min,   Svedio, Anders Gärderud 1975
  • Unua sub 8 minutoj: 7:59,18 min,   Kenjo, Moses Kiptanui 1995

Virinoj

  • Unua oficiale de IAAF rekonita monda rekordo: 9:48,88 min,   Rusio, Jelena Motalova, 1-an de aŭgusto 1999, Tula

Tekniko kaj trejnado redakti

Obstaklokurantoj uzas la saman teknikon kiel ĉe la 400-metra barierkuro, do ili trasaltas-kuras la obstaklojn sen tuŝante tiujn.

Ĉe akvejo oni uzas la obstaklon, unupieda alpaŝas ĝin kaj tiel helpas salton desur ĝi por eviti alvenon en la akvejon.