Distrikto Oder-Spree

(Alidirektita el Oder-Spree)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Beeskow
Areo: 2 242 km²
Loĝantoj: 182 401
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 79 po km²
Aŭtokodo: LOS
Municipokodo: 12067
Komunumoj: 37
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oder-Spree (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Beeskow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 242,49 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 182 401 homoj; do meznombre 86 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oder-Spree estas signita per 8.

Najbaraj distriktoj estas sude Spree-Neiße (12), sude kaj sudokcidente Dahme-Spreewald (2), norde Märkisch-Oderland (5) kaj la urbo Frankfurt (Oder). En la nordo krome limas Berlino kaj en la oriento Pollando.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 38 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Beeskow (8210)
  2. Eisenhüttenstadt (24 125)
  3. Erkner (11 970)
  4. Friedland (2997)
  5. Fürstenwalde (Spree) (32 646)
  6. Müllrose ¹ (4705)
  7. Storkow (Mark) (9512)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Grünheide (Mark) (9152)
  2. Rietz-Neuendorf (4164)
  3. Schöneiche bei Berlin (13 142)
  4. Steinhöfel (4527)
  5. Tauche (3783)
  6. Woltersdorf (8520)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Brieskow-Finkenheerd (7547)

  1. Brieskow-Finkenheerd * (2363)
  2. Groß Lindow (1728)
  3. Vogelsang (725)
  4. Wiesenau (1248)
  5. Ziltendorf (1483)

2 Neuzelle (6397)

  1. Lawitz (555)
  2. Neißemünde (1610)
  3. Neuzelle * (4232)

3 Odervorland (10 457)

  1. Berkenbrück (1093)
  2. Briesen (Mark) * (2951)
  3. Jacobsdorf (1886)

4 Scharmützelsee (10 812)

  1. Bad Saarow * (6429)
  2. Diensdorf-Radlow (582)
  3. Langewahl (854)
  4. Reichenwalde (1289)
  5. Wendisch Rietz (1658)

5 Schlaubetal (9992)

  1. Grunow-Dammendorf (522)
  2. Mixdorf (924)
  3. Müllrose, urbo * (4705)
  4. Ragow-Merz (501)
  5. Schlaubetal (1826)
  6. Siehdichum (1514)

6 Spreenhagen (8975)

  1. Gosen-Neu Zittau (3388)
  2. Rauen (2026)
  3. Spreenhagen * (3561)

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti