Malfermi la ĉefan menuon

Odo al juneco (pole: Oda do młodości, ĝuste Do młodościodo de Adam Mickiewicz, verkita la 26-an de decembro 1820, konsiderata entuziasma laŭdo de juneco en filomata spirito.

Tio estas en historio de la pola literaturo unua verko dediĉita al juneco – kiu ne estas ĉi tie traktita kiel fenomeno de biologiasociologia agadkampo, sed prefere montrita kiel "kreiva potenco de dia povo, komponento de universala monda ordo". Pri tio atestas interalie konstantaj komparoj de Dio kaj la juneco kiel povo estigi kreaĵojn al ekzisto.

Pluraj nuntempuloj de Adam Mickiewicz vidis en la teksto de Odo al juneco malkaŝaj ligoj al la poemo de Friedrich Schiller Odo al Ĝojo kaj aliaj himnoj de lia aŭtoreco. Oni ankaŭ vidas plurajn indikojn al sloganoj de filomatoj kaj al "al kolektiva heroismo en batalo kun kontraŭulo, klerisme (...) nomata: kun memamuloj, superstiĉoj kaj malsentema mondo (...)".

Formo de la verkoRedakti

Aŭtoro elektis odon, t.e. literaturan ĝenron proksiman al klasikisma stilo; li tiel proksimigis la formon de la verko al epoko de klerismo. Stilo de la versaĵo estas alta, patosa, kaj la lingvo mem sublima.

Enhavo de la versaĵoRedakti

Ĉefa konstrukta akso de la verko estas montro de kontrasto, kia estas vidata inter du generacioj – "junuloj" kaj "maljunuloj".

BibliografioRedakti

Alina Witkowska, Ryszard Przybylski, Romantyzm (Romantikismo). Varsovio 2000, ISBN 83-01-12108-4 (prezentitaj citaĵoj)

Eksteraj ligilojRedakti