Odysseas Elytis - Οδυσσέας Ελύτης, vere: O. Alepoudelis (naskiĝinta la 2-an de novembro 1911 en Iraklio, mortinta la 18-an de marto 1996 en Ateno), estis novgreka poeto. Li estis la laŭreato de Nobel-premio pri literaturo en 1979.

Odysseas Elytis
Nobel-premiito
Persona informo
Οδυσσέας Ελύτης
Naskonomo Οδυσσέας Αλεπουδέλης
Naskiĝo 2-an de novembro 1911 (1911-11-02)
en Iraklio,  Cretan State
Morto 18-an de marto 1996 (1996-03-18) (84-jaraĝa)
en Ateno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Etno grekoj vd
Lingvoj grekamoderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno vd
Subskribo Odysseas Elytis
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Οδυσσέας Ελύτης vd
Okupo tradukisto • poeto • artokritikistoverkisto vd
Aktiva en AtenoParizo vd
Verkado
Verkoj Axion Esti vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto en Iraklio, ĉe la t.n. Veneca Loĝio.

Vivo redakti

En Ateno li studis juron dum kelkaj semestroj, trejnitis kiel oficiro kaj batalis en 1940 ĉe la albana fronto. Post la Dua mondmilito li estis direktoro radifonia kaj vivis dum 1948-52 en Parizo, kie li estis en intima kontakto kun la surrealistoj. Ilian influon oni bone sentis tra liaj fruaj verkoj.

Literaturhistoria graveco redakti

Kun Giorgos Seferis, Giannis Ritsos kaj aliaj li apartenis al la t.n. Generacio de la 1930-aj jaroj, kiu tre gravis por la evoluo de la greka literaturo de la 20-a jc.

Lia verkaro havas la karakteron de novstila metaforado, sub influo de lummetafiziko kaj ekstata rigardo de la greka pejzaĝo (precipe de la Egeo, kiu iĝis kvazaŭ normo por homa vivo). Li ankaŭ estis fama pro verkado de bonegajn eseojn.

Lia plej grava kaj ĉefa verko Aksion esti (1959; Άξιον εστί, signifanta, benita antaŭ Dio) - al kio Mikis Theodorakis komponis muzikon - estas verko kiel oratorio kiu prezentas la personan historion kaj mondkoncepton de la poeto unue dum la milito kontraŭ la italoj en Albanio, poste la dua mondmilito kaj la okupacio de grekio kaj poste la greka enlanda milito.

Tiu epopeo estas tripartita kaj epopea-lirika prezento de Greklando korespondanta dum la nacia kultura historio tra la jarmiloj. Tiu estas kanto de laŭdo al la homa esto, pro lia nevenkebla spirito kaj lia deziro al libereco.

Ĝi estas dividita en tri partojn. La unua parto Genezo priskribas la kreon de la poeto en la mondon, historion, pejzaĝon kaj kulturon de Grekio. La dua parto, Angoro, enhavas poemojn kaj legaĵojn, kiuj kronologie priskribas lian vojon tra la sinsekvaj militoj kiujn li partoprenis, atestis kaj rezistis. La tria parto, Gloro, estas kanto de laŭdo al la patrujo, al la naturo kaj al la homo.

Verkaro redakti

Poemoj (kun originala titolo kaj titolo de la germana traduko

  • 1940 Προσανατολισμοί (Prosanatolismí, „Orientierungen“)
  • 1943 Ηλιος ο πρώτος, παραλλαγές πάνω σε μιαν αχτίδα (Ílios o prótos, „Sonne, die Erste“)
  • 1945 Άσμα ηρωικό και πένθιμο για το χαμένο ανθυπολοχαγό της Αλβανίας (Ásma iroikó ke pénthimo giá ton chaméno anthipolochagó tis Alvanías, „Heroischer und elegischer Gesang für den Leutnant, der im Albanienfeldzug verloren ging“)
  • 1959 Το Άξιον Εστί (To Axion esti)
  • 1960 Έξι και μία τύψεις για τον ουρανό (Éxi ke mía típsis giá ton uranó, „Sechs und ein Gewissensbiss für den Himmel“)
  • 1971 Το φωτόδεντρο και Η δέκατη τέταρτη ομορφιά (Der Lichtbaum und die vierzehnte Schönheit“)
  • 1971 Ο ήλιος ο ηλιάτορας (O ílios o iliátoras, „Herrscherin Sonne“)
  • 1972 Το μονόγραμμα (To Monógramma, „Monogramm“)
  • 1972 Τα ρώ του έρωτα (Ta ro tou érota, „Die Rhos des Eros“)
  • 1974 Τα Ετεροθαλή („Die Halbgeschwister“)
  • 1977 Σηματολόγιον („Das Signalbuch“)
  • 1978 Μαρία Νεφέλη („María Neféli“)
  • 1982 Τρία ποιήματα με σημαία ευκαιρίας („Drei Gedichte unter Billigflagge“)
  • 1984 Ημερολόγιο ενός αθέατου Απριλίου („Tagebuch eines nichtgesehenen April“)
  • 1985 Ο Μικρός Ναυτίλος („Der kleine Matrose“)
  • 1991 Τα Ελεγεία της Οξώπετρας („Die Elegien von Oxopetra“)
  • 1991 Η ποδηλάτισσα
  • 1995 Δυτικά της λύπης („Im Westen der Trauer“)
  • 1998 Εκ του πλησίον

Prozaĵoj (titoloj esperantigitaj)

  • 1973 La pentristo Theophilos
  • 1974 Intencoj vidigitaj (eseoj)
  • 1976 La magio de Papadiamandis
  • 1979 Pri Andreas Embirikos
  • 1990 La publikaj kaj la privataj aferoj
  • 1990 Privata strato

Literaturo redakti

  • I. Rosenthal-Kamarinea: Der griechische Lyriker Odysseas Elytis. Poetische Geographie als Lebensnorm (1979)
  • M. Vitti: Odysseas Elytis (1984).