Würenlos

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oetlikon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Würenlos (stacidomo).

Würenlos estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5270 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Würenlos
Blazono de Würenlos
Vilaĝa centro de Würenlos
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 26′ 40″ N 8° 21′ 55″ O / 47.44444 °N, 8.36528 °O / 47.44444; 8.36528 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 40″ N 8° 21′ 55″ O / 47.44444 °N, 8.36528 °O / 47.44444; 8.36528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5270
Areo 9,03 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 5436
Komunumkodo 4048
Mapo de Würenlos
vdr

Geografio redakti

Würenlos situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Limato sur vasta ebenaĵo. Norde de la komunumo leviĝas brako de la montoĉeno Lägern. De oriento alfluas en Würenlos la rivereto Furtbach tra la tiel nomita Furt-Valo al Limato. La svisa aŭtovojo A1 disigas la vilaĝon de la rivero Limato. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj Kempfhof kaj Oetlikon, kiuj ĝis 1900 estis memstaraj komunumoj.

Ek de la 1-a de januaro 2008 la teritorio de la argovia eksklavo de la Monaĥejo Fahr apartenas al la komunumo Würenlos.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Würenlos limas en nordokcidento al Vetingo, en nordoriento al Otelfingen, en oriento al Hüttikon, en sudoriento al Oetwil ĉe Limato, en sudo al Spreitenbach kaj Killwangen, kaj en sudokcidento al Neuenhof im Südwesten.

Trafiko redakti

 
Aŭtoŝoserestadejo Würenlos, la tiel nomita "Fressbalken" [=manĝegtrabo]

Würenlos disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vetingo al Zuriko-Oerlikon.

Sur la teritorio de la komunumo situas la fama ponta aŭtovojgastejo Würenlos, kie la komunumo ankaŭ disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Würenlos datiĝas el la jaro 870 kiel Wirchilleozha.

En mezepoko Würenlos apartenis unue al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al ties heredantoj, la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Würenlos estis atribuita al la voktejo Vetingo de la Grafejo Baden. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Würenlos dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Würenlos fariĝis komunumo de la distrikto Baden en la nove fondita Kantono Argovio.

En la jaro 1900 al Würenlos aliĝis la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Kempfhof kaj Oetlikon. Kun valideco de la 1-a de januaro 2008 al la komunumo ankaŭ estis atribuita la ĝis tiam eksterkomunuma argovia eksklavo de la Monaĥejo Fahr.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti