Ofelio (luno)

satelito de Urano
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ofelio.

Ofelio estas la dua plej interna satelito de Urano.

Ofelio
Natura satelito  de Urano (VII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio (supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio (supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio (supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono''
natura satelito de UranoPaŝtist-satelito
Oficiala nomo Urano VII[1]
Aliaj nomoj S/1986 U 8
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ofelio (Shakespeare) vd
Malkovro
Malkovrinto Richard J. Terrile[1]
Dato de malkovro 20-a de januaro 1986[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 53 764 km[2]
Discentreco 0,00992[2]
Klinangulo 0,1036°[2] rilate al la urana ekvatoro
Periodo 0,3764 tago[2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
54 × 38 × 38 km
42 km[2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
5,3 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
0,007 m/s2
~ 18 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,07
0,07 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,8
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[3] farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, oka satelito de Urano malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 8.

Oni ne plu revidis ĝin ĝis 2003, kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.

Nomo redakti

Laŭ tradicio kiu volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope, Ofelio ricevis en 1988[4] la nomon (angle: Ophelia) de la filino de Polonius kaj fianĉino de Hamleto, de William Shakespeare.

Orbito redakti

Ofelio estas ekstera paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.

Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito: kun orbita periodo de 0,376 tagoj kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tagoj; ĝia turno ĉirkaŭ Urano estas pli rapida ol urana rotacio. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide bremsas Ofelion, ĝis faligi ĝin sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diserigi ĝin en novan ringon.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti