Oferado estas kutime difinita kiel la simbola donaco de manĝaĵoj, de la vivo de animaloj aŭ eĉ homoj al dioj au diaĵo, por obteni favoron aŭ pardonon.

Marko Aŭrelio kaj membroj de la imperia familio faras oferadon, kiel danko pro milita venko kontraŭ ĝermanaj triboj.

Tiu agmaniero estas atestita ekde la plej malnovaj homaj dokumentoj. Cetere, danke al arkeologio, oni malkovris homajn kaj animalajn korpojn kun oferadaj stampoj jam longe antaŭ iu ajn skribita atestado. Oferadoj estas kutimaj aferoj en multaj religioj, kvankam la oferado de bestoj kaj despli de homoj estas hodiaŭ tre maloftaj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Vinigi L. Grottanelli, Sette storie bibliche (Sep rakontoj bibliaj), Paideia, 1998
  • Vinigi L. Grottanelli,Il sacrificio (La ofero), Laterza, 1999
  • Vinigi L. Grottanelli, Profeti biblici (Bibliaj profetoj), Mocelliana 2004.