Oficejo
Oficejo laŭvorte estas loko kie ofico estas farata - kutime temas pri ĉambro aŭ halo ene de domo kie administra laboro estas plenumata. Oficejo estas arkitektura kaj dezajna fenomeno; ĉu ĝi estas malgrandaj tablo kaj benko en la angulo de eta vendejo, ĉu "hejma oficejo", do skribtablo en privata domo celata al profesia laboro, ĉu multpersona oficejo por samloka laborado tra tutaj etaĝoj de konstruaĵoj, ĝis grandaj administraj konstruaĵoj dediĉitaj tute al unu firmao aŭ institucio.

Vidu ankaŭRedakti
- anguloficejo
- Esperantista Centra Oficejo en Parizo (1905–1922)
- Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
- Internacia Oficejo de la Paco (ekde 1891)